Domo de Faŭst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo de Faŭst
palacokonstruaĵo [+]
Koordinatoj50° 4′ 24″ N, 14° 25′ 9″ O (mapo)50.073333314.4190278Koordinatoj: 50° 4′ 24″ N, 14° 25′ 9″ O (mapo)

Domo de Faŭst (Ĉeĥio)
Domo de Faŭst (Ĉeĥio)
DEC
Domo de Faŭst
Domo de Faŭst
Situo en Ĉeĥio.

Domo de Faŭst (Prago)
Domo de Faŭst (Prago)
DEC
Domo de Faŭst
Domo de Faŭst
Situo en Prago.

Map
Domo de Faŭst
Vikimedia Komunejo:  Faustův dům [+]
vdr

La Domo de Faust (ĉeĥe Faustův dům) en Karlovo náměstí ekestis dum la fondo de la Nova Urbo; la fasado estis alikonstruita en la dua duono de la 16-a jarcento renesancstile kaj ĉirkaŭ 1740 en alta baroko.

Multaj legendoj intermiksiĝas en la historio de la malnova Prago. Apenaŭ ekzistas domo, kiu ne havus iun misteron en sia historio, iun legendon, kiu dum jarcentoj ekzistis en memo-ro de la popolo. - Tio validas ankaŭ pri la domo de Faŭst. Kelkaj ĝiaj posedintoj okupis -sin pri la natursciencoj kaj -laŭ la tiutempa modo - pri alĥemio. La unua el ili estis Venceslao, princo de Opava en 14-a jarcento; pliaj estis: je la fino de la 16-a jarcento la konata angla alĥemiisto Eduard Kelly kaj en la 18-a Ferdinand Antonín kaj Josef Mladota de Solopysky. Sed la titolo "Faŭsta domo" ne estas pli aĝa ol el la kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento kiam oni la unuan fojon publikigis legendon pri la ĉeĥa doktoro Faŭst", studento el Kutná Hora, nomita Jan Šťastný, kio en latina traduko estas: faustus - šťastný - -feliĉa. Jen unu el la multnombraj variaĵoj:

Venis al Prago malriĉa kampara studento kaj allogis lin la forlasita domo. Dum la detala trarigardo li en la biblio-teko trovis unu taleron. La morgaŭan tagon tamen la duan, kaj la trian tagon denove. La juna studento ekĝojis, ĉesis labori kaj tage nokte diboĉadis kun gaja kompanio. Kiam unu talero tage estis jam tro malmulte al li, la junulo komencis studi magion.
Iun vesperon li fanfaronis en gastejo, ke tiom da oro li povas havigi al si, kiom li nur deziras. Poste li foriris, sed neniam plu revenis. Kiam liaj amikoj lin serĉis hejme, ili trovis ĉion en terura malordo; sur la muroj estis sango kaj en la plafono faŭkis truo, tra kiu diablo forprenis la malfeliĉan studenton.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.