Domo de Sankta Marta
Domo de Sankta Marta | |||
---|---|---|---|
Domus Sanctae Marthae | |||
![]() | |||
konstruaĵo ![]() | |||
Estiĝo | 1996 | ||
Malfermo | 1996 | ||
Lando | Vatikano ![]() | ||
Situo | Vatikano | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 54′ 2″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo)41.90055555555612.453333333333Koordinatoj: 41° 54′ 2″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo) [+] | ||
| |||
La Domus Sanctae Marthae (latine por "Domo de Sankta Marta", itale Casa Santa Marta) estas la oficiala gastejo de Vatikanurbo.
Kiel moderna konstruaĵkomplekso kompletigita en 1996, situanta tuj najbara al Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, ĝi servas ĉefe kiel loĝejo por membroj de la pastraro kiuj vizitas en la Vatikano por oficialaj aferoj al la Sankta Seĝo. Laikoj servantaj la eklezio ankaŭ povas uzi la loĝejon.
La konstruaĵo situas sur la loko de la Hospico de Santa Marta, konstruita de papo Leono la 13-a en 1891. La nuna konstruaĵo estis konstruita post Johano Paŭlo la 2-a, en 1996, en la apostola konstitucio Universi Dominici Gregis, enkondukis novajn regulojn por la elekto de la papo, preskribante, precipe, regulojn por la loĝejo de partoprenantoj en la konklavo.
Do la konstruaĵo estis utiligita kiel la loĝejo de la Kolegio de Kardinaloj dum la konklavoj de 2005,[1] de 2013[2] kaj de 2025. Dum konklavoj, ĉambroj estas asignitaj per lotado, kaj ĉiu komunikado kun la ekstera mondo estas fortranĉita.
La konstruaĵo estas dediĉita al la patroneco de Martha de Betania, patrona sanktulo de mastrumado, gastejestroj kaj hotelistoj.
Interalie, papo Francisko loĝis tie dum sia oficperiodo, kaj ankaŭ mortis tie [3][4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Cardinals assembled to elect a pope", 18 April 2005.
- ↑ Wangsness, Lisa, "Conclave to select next pope to start Tuesday", 8 March 2013. Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ . Pope Francis to live in Vatican guesthouse, not papal apartments. National Catholic Reporter (26 March 2013). Alirita 24 January 2014 .
- ↑ Nicole Winfield. "Pope Francis, first Latin American pontiff who ministered with a charming, humble style, dies at 88", AP News, 21 April 2025.