Domo de kulturo de urbo Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo de kulturo de urbo Ostrava
kultura centro • Kulturdomoteatrejo
Bazaj datoj
Arkitekto Jaroslav Fragner vd
Malfermo 1961
Lando Ĉeĥio vd
Situo Moravia Ostrava
Adreso 28. října 124, 702 20 Ostrava
Situanta sur 28. října
Situo
Geografia situo 49° 49′ 52″ N, 18° 16′ 23″ O (mapo)49.83105518.273177Koordinatoj: 49° 49′ 52″ N, 18° 16′ 23″ O (mapo)
Domo de kulturo de urbo Ostrava (Ĉeĥio)
Domo de kulturo de urbo Ostrava (Ĉeĥio)
DEC
Domo de kulturo de urbo Ostrava
Domo de kulturo de urbo Ostrava
Situo de Domo de kulturo de urbo Ostrava
Map
Domo de kulturo de urbo Ostrava
Retejo http://www.dkmoas.cz/
vdr
Domo de kulturo de urbo Ostrava
Statuoj apud la Domo

Domo de kulturo de urbo Ostrava (ĉeĥe Dům kultury města Ostravy) apartenas al la plej grandaj kulturaj ekipaĵoj en Ostrava, en kiu krom aliaj trovis sian daŭran sidejon Filharmonio de Janáček Ostrava, havas ĉi tie sidejon kinejo Art, en teatra ĉambrego regule gastumas antaŭaj teatraj ensembloj el la tuta Ĉeĥio. Troviĝas ĉi tie ankaŭ la plej granda koncerta ĉambrego en Ostrava, tial en Domo de kulturo de urbo Ostrava jam kelke da dekoj da jaroj okazas ĉefa parto de programo Internacia muzika festivalo Majo de Janáček kaj Internacia konkurso de grandaj blovinstrumentaj orkestroj. Oni ĉi tie prezentigas abonendajn koncertojn de Filharmonio de Janáček, sed ankaŭ prezentiĝojn de multaj gastigantaj muzikaj interpretoj, koncertojn de popularaj muzikaj grupoj, programojn por infanoj. Oni aranĝas ĉi tie komunajn agadojn, balojn kaj amuzagadojn, fakajn sciencistajn konferencojn kaj renkontiĝojn, klerigajn kursojn kaj ekspoziciojn.

La konstruaĵo estas konstruita en novklasikisma stilo sen ornamaj dekoraĵoj de fasado, kiu estis konstruita inter la jaroj 1956-1961. La frunton kun ŝtuparejo kaj altaj pilastroj ornamas ses alegoriaj statuoj - Muziko, Skulptarto, Sporto, Laboro kun infanoj, Plibonigemo kaj Kemio. En la Domo troviĝas komuna ĉambrego por 1200 personoj. Konsisto estas teatra ĉambrego por 600 personoj kaj kino por 400 personoj. En la tempo de sia estiĝo tio estis la plej granda kulturdomo en Ĉeĥoslovakio. Proksime de la konstruaĵo troviĝas bronza statuaro "Juneco" kaj "Knabina sekreto".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]