Domo de la Eŭropa Historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo de la Eŭropa Historio
muzeo de historio
Lando Belgio vd
Situo Bruselo
Adreso rue Bélliard, Parco Leopoldo
Poŝtkodo 1000
Estiĝo 2014
Koordinatoj 50° 50′ 24″ N, 4° 22′ 44″ O (mapo)50.8399388888894.3787611111111Koordinatoj: 50° 50′ 24″ N, 4° 22′ 44″ O (mapo)
Domo de la Eŭropa Historio (Bruselo)
Domo de la Eŭropa Historio (Bruselo)
DEC
Domo de la Eŭropa Historio
Domo de la Eŭropa Historio
Situo de Domo de la Eŭropa Historio
Map
Domo de la Eŭropa Historio
Retpaĝo https://historia-europa.ep.eu
vdr

La Domo de la Eŭropa Historio volas kiel kultura institucio kaj muzeo uzi ĉiujn haveblajn rimedojn por promocii pli bonan komprenon de la eŭropa historio kaj al la eŭropa integriĝo el transnacia vidpunkto, prikonsiderante la diversecon kaj multajn interpretojn ĉi-rilate.

La muzeo kiu malfermiĝis por la publiko la 6-an de majo 2017, estas iniciato de la Eŭropa Parlamento. Tiucele ĝi interalie organizas plentempan, sed ankaŭ portempan ekspozicion, montras kolekton de objektoj kaj dokumentoj por ilustri la eŭropan historion. Krom edukaj programoj okazas kulturaj eventoj kaj eldoniĝas publikaĵoj, sed ankaŭ riĉan retan enhavon. La muzeo okupas grandan, pluretaĝan palacon en parko proksima al la EU-parlamentejo en Bruselo. Ĝi estas malfermita al publiko de ĉiu aĝo. Pere de interagaj ludoj ĝi altiras infanojn kaj plenkreskulojn.

Ekesto kaj historio de la projekto[redakti | redakti fonton]

La Domo de la Eŭropa Historio estis jam planita en 2014 en la eksa Dentista Instituto George Eastman, lokita en la Eŭropa kvartalo, pli precize en la parko Leopold (Belliardstrato) en Bruselo. La ideo pri la kreado de "Domo de la Eŭropa Historio" estis lanĉita la 13-an de februaro 2007 fare de Hans-Gert Pöttering dum sia inaŭgura prelego kiel prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Unu el la esencaj celoj de la projekto devus enteni "la scion fare de ĉiuj generacioj de eŭropaj civitanoj pri ilia propra historio, profundigi ĝin, kaj tiel kontribui al pli bona kompreno de la aktuala kaj estonta evoluo de Eŭropo"[1]. En oktobro 2008 registrita komitato de fakuloj sub la direkto de Hans Walter Hütter, direktoro de la Domo de la Historio de la Federacia Respubliko de Germanio, alportis bazan koncepton por la Domo de Eŭropa Historio, en kiu la ĝenerala dezajno kaj la enhavo de la projekto estis fiksita kaj la institucia strukturo estis skizita. Post internacia arkitekturkonkurso (2011), la gajnanta grupo, Chaix & Morel et Associés[2] (Francio), JSWD Arkitektoj[3] (Germanio) kaj TPF [4] (Belgio) estis elektitaj por la renovigo kaj vastiĝo de la konstruaĵo George Eastman. La enhavo de la ekspozicioj kaj la strukturo de la muzeo estis pretigitaj ene de la DG Komunikado de la Eŭropa Parlamento[5] starigita plurfaka skipo de fakuloj gviditaj fare de historiisto kaj kuratoro Taja Vovk van Gaal, helpita de scienca komitato de internacie renomaj specialistoj prezidataj de profesoro Włodzimierz Borodziej.

Ekspozicio pri la eŭropa historio[redakti | redakti fonton]

La domo gastigas du specojn de ekspozicioj : konstanta kaj portempan.

Konstanta ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La fundamento de la Domo de Eŭropa Historio estas la konstanta ekspozicio sur ĉirkaŭ 4000 m², kun kolekto de objektoj kaj dokumentoj. Ĝi kunprenas la vizitantojn por vojaĝo tra la historio de Eŭropo, uzante la plej diversajn multimediajn eblecojn. Alvenintaj vizitantoj ricevas interagan tabulkomputilon en 24 lingvoj kiu servas kiel gvidilo dum la vizito. Sur ĝi estas sonoj, tekstoj kaj bildmaterialo por informi dum via vizito al la konstanta ekspozicio enhavante specifajn sekciojn por gelernantoj kaj infanoj kaj eĉ specialan programaron por malbone aŭdantaj vizitantoj.

La Domo posedas plurajn nivelojn : krom la enirejo kun alirejo al portempaj ekspozicioj, akceptejo, vendejo kaj trinkejo, la Domo posedas ses kromajn nivelojn, interligitaj kun liftoj kaj ŝtuparo super kiu pendas tn. 'vortekso de historio', fakte altega metala skulptaĵo[6], kvazaŭ brakoj de rivero en formo de literoj, kiuj kondukas al citaĵoj de signifaj personecoj en la historio de Eŭropo[7] kiel ekzemple "Eŭropo estas la sola loko en la mondo, kie identeco ne estas kulto, sed demando (Julia Kristeva, 2013)." aŭ "Ekspansio estis ĉio ... (Cecil Rhodes, 1897)."

  • aŭditorejo kaj portempa ekspozicieja spaco (sur 2 niveloj)
  • konstanta ekspoziciejo sur la aliaj niveloj.

La diversaj niveloj traktas jenajn temojn : Konstruado de Eŭropo (N2), Eŭropo, tutmonda potenco - Eŭropo en ruinoj (N3), Rekonstruo de kontinento (N4), Disfaladaj certecoj (N5) kaj Laŭdoj kaj kritikoj (N)[8].

La 20-a jarcento staras centra en tiu ekspozicio, sed estas ankaŭ rerigardo al la evoluoj kaj okazaĵoj en pli fruaj periodoj, kiuj estis de grava signifo por la tuta kontinento. La ekspozicio ambaŭ prilumos la unikan karakteron, samkiel la kompleksecon de la historio de la eŭropa integriĝo.

Portempa ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La unua portempa ekspozicio (2017) sub la nomo "INTERACTIONS" temas pri la renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj kiuj formis la historion de Eŭropo.

Ankaŭ por la portempa ekspozicio haveblas senpage multlingva gvidilo, sed ne konciza surpapera gvidilo kiel ĝi ekzistas por la konstanta ekspozicio en pluraj lingvoj.

Diverseco kaj eŭropa identeco[redakti | redakti fonton]

Multlingva fasado - Domo de eŭropa historio, Bruselo
Multlingva fasado (nek latina nek esperanta versio aperas!) ĉe la Domo de eŭropa historio, Bruselo

La plimulto de la vidindaĵoj oni ofertas en almenaŭ ĉiuj EU-lingvoj, ĉar la Eŭropa Unio vidas multlingvecon kiel esprimo de la kultura diverseco en Eŭropo kaj por ke la vizitanoj spertu la multlingvan oferton kiel unu el la ĉefaj avantaĝoj de la institucio.

La ekspozicio "Interactions" invitas malkovri la specon de multaj kulturaj miksitaj aferoj kiuj ĉirkaŭas nin kaj kiuj rezultas de procezo de interkultura influo ene de Eŭropo kaj la resto de la mondo.

Sciindas ankaŭ ke la kreado de la muzeo iras manenmane kun instigoj de Germanio kaj Francio por krei komunan "eŭropan historio-libron", uzenda en ĉiuj lernejoj de la EU por akceli komunan kulturan identecon[9].

Debato kaj kritiko[redakti | redakti fonton]

Esperanto en la Domo de la Eŭropa Historio[redakti | redakti fonton]

En la repertuaro de la portempa ekspozicio "Interactions" ne troviĝas angulo kun lingva mapo kaj la konscio pri la lingva diverseco apenaŭ vekiĝas ene de la domo, dise de la multlingvaj tabuliloj kiuj klarigas la vidindaĵojn. Tamen Esperanto ĉeestas en la formo de tutgranda afiŝo[10] sur vando dediĉita al la civila milito en Hispanio (1936-39) : grandigo de la originalo, kun bunta alvoko al subteno de eksterlande por la respubliko, specife celas la geesperantistojn. "Naivulo forirus kun la impreso ke Esperanton inventis ne judo en la cara imperio, sed rezistantaj hispanaj respublikanoj. Ne-informito konvinkiĝus ke la esperantistaro situis nur ĉe unu flanko, dum la plej fama viktimo de la civila milito en Hispanio estis Joan Font i Giralt, katolika pastro, prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), murdita de antifrankistaj komunistoj" [11][12]. Eble la Esperanto-movado tiam estis parto de kontraŭkultura movado en la kunteksto de militista, rasisma Eŭropo ?

La muzeo ankaŭ atentigas pri la fakto ke post la naftokrizo Eŭropo iom perdis memfidon kaj poste ekestis protestaj movadoj interalie kontraŭ la uzadon de atomenergio de kiu videblas afiŝoj kaj serio de pingloŝildetoj "Atomenergio. Ne dankon" (i.a. en Esperanto).

Precipe sur la plej alta etaĝo (la 6-a) la muzeo invitas priprensi Eŭropon (laŭdoj kaj kritikoj). Se Eŭropa Unio volas reakiri elanon, necesas ankaŭ nova kultura fazo por la eŭropismo kaj en tio Esperanto povus trovi novan rolon[13], por alporti ion kulture originalan kaj internacie valoran[14], ekzemple :

a) propedeŭtiko por la eŭropa lingvoinstruado[15],

b) kontaktoj lingve sendiskriminaciaj inter ordinaraj homoj,

c) pli demokrata[16] komunikado pro lingva neŭtraleco[17].

Ejo de la domo[redakti | redakti fonton]

Jam ekde la komenco estis diskuto pri la Domo de la Eŭropa Historio, nome en la Unuiĝinta Reĝlando. La provo uzi ununuran alproksimiĝon al la tre diversa historio de 27 membroŝtatoj, rikoltis kritikon de la brita pensfabriko Civitas[18], kiu deklaris, ke la Domo de Eŭropa Historio, povas oferti nenion alian ol misprezentita paradokso, kiu volas skizi la historion de 27 ŝtatoj, sed fine sen sufiĉe da nuancoj. Malsamaj opinioj ekzistas pri fundamentaj aspektoj de la historio, kiel faktoj rilataj al la Dua Mondmilito aŭ la rolo de Usono en la post-milita Eŭropo. Tial kelkaj EP-membroj, inkluzive de la pola membro Adam Bielan, kritikis la projekton[9]. Eĉ pli ol pri la enhavo estas kritiko pri la kostoj de la projekto kiuj pli ol duobliĝis.

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

Aliro estas senpaga. Bonvolu konsulti la oficialan retejon por ekscii la horaron de malfermo kaj la kelkajn datojn ke la muzeo estas fermita.

Domo de la eŭropa historio

Belliardstrato 135

1000 Bruselo

Atingebla de la centra stacidomo per buso 38 ĝis haltejo Place de Luxembourg/Leopoldplein kaj de tie nur 10 minutoj piede tra la parko malantaŭ la Eŭropa Parlamento (Wiertzstr./rue Wiertz). Buslinioj 22, 27, 34, 64, 80 kaj 95 ĉiuj haltas en la apudeco de la Eŭropa Parlamento kie vizitindas ankaŭ la "Planetarium" pri la historio kaj funkciado de la EU-Parlamento. Kun buso 12 kaj 21 atingeblas la brusela flughaveno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la Domo de la eŭropa historio

Virtuala vizito al la Domo de la eŭropa historio (24 EU-lingvoj)

(eo) Jean-Baptiste MALET, Bonvenon en la muzeo de Eŭropa propagando, Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-an de majo 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo baziĝas sur la nederlanda vikipedia versio de la 5-a majo 2017.

  1. (angla) Committee of Experts - Conceptual Basis for a House of European History (Spertulara komitato - koncepta bazo por domo de eŭropa historio), konsultita la 5-an majo 2017.
  2. http://www.chaixetmorel.com/
  3. http://www.jswd-architekten.de/
  4. (angla) House of European History Arkivigite je 2017-06-19 per la retarkivo Wayback Machine, TPF, konstultita la 5-an majo 2017.
  5. (germana) Haus der Europäischen Geschichte Arkivigite je 2017-05-19 per la retarkivo Wayback Machine (domo de la eŭropa historio), DG Komunikado, Eŭropa Unio, konsultita la 5-an majo 2017.
  6. Filmeto pri la konstruado de la vortekso de historio.
  7. (angla + multlingva) Listo de la citaĵoj - The Vortex of History, Eŭropa Domo de Historio.
  8. Konciza gvidilo pri la konstanta ekspozicio, EU, 2017, p. 4.
  9. 9,0 9,1 (angla) Bruno Waterfield, Anger at plans for 'official' European history (Malbonvolemo pri planoj pro 'oficiala' eŭropa historio), The Telegraph, 2-a januaro 2009, konsultita la 5-an majo 2017.
  10. Noto : kontraŭfaŝita afiŝo eldonita en 1936 fare de la Komisarejo pri Propagando de la Kataluna Registaro dum la hispana civila milito kaj konservita en la Imperia Milita Muzeo de Londono.
  11. G.Silfer, Pri antisemitismo, La Eta Heroldo de KCE, nro 3, unua jarkolekto, aprilo 2017, p. 1.
  12. Esperanto en la Domo de la Eŭropa Historio, HeKo 659 4-E, la 25-an septembro 2017.
  13. Esperanta Civito, Ses monatojn post la brita referendumo, HEKO 629 4-E, la 3-a januaro 2017.
  14. Manifesto de Raŭmo
  15. (eo) Vjaĉeslav Ivanov, recenzo de la libro "Prilingve" menciis ke lingvopolitika konferenco (2016) en Nitra, Slovaklio pritraktis ekzemple kiel “krei eŭropanojn” kaj rekomendis serioze esplori, “kiu fremdlingvo plej verŝajne kuraĝigos postan lernadon de pliaj lingvoj”, La Balta Ondo, la 17-a decembro 2017.
  16. (franca) Une langue naturelle, démocratique, mondiale, c'est ce qu'il faut à l'Europe [Natura lingvo, demokrata, tutmonda- tion bezonas Eŭropo] : / André Cherpillod / Courgenard, 2007, eld. de la Blanchetière.
  17. Noto : Neŭtraleco evitas demandojn pri prestiĝo aŭ identigo, kiun vi havas en Eŭropo nun (Ekkehard König, lingvisto pri la rolo de la lingva traduksistemo KOD, en : A German's Dream for Global Understanding), DW,
  18. (angla) Civitas.org