Domo de la Virgulino Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo de la Virgulino Maria

Ekstero de la restaŭrita domo, nun kapelo

Ekstero de la restaŭrita domo, nun kapelo
monaĥejoarkeologia loko • shrine to the Virgin Mary
Pozicio
Lando Turkio
Urbo Selçuk, Provinco İzmir
Koordinatoj 37° 54′ 42″ N, 27° 20′ 3″ O (mapo)37.9115427.33406Koordinatoj: 37° 54′ 42″ N, 27° 20′ 3″ O (mapo)
Prifosadoj
Malkovrita 19-a jarcento
Domo de la Virgulino Maria (Turkio)
Domo de la Virgulino Maria (Turkio)
DEC
Domo de la Virgulino Maria
Domo de la Virgulino Maria
Map
Domo de la Virgulino Maria
www.hzmeryemanaevi.com
vdr

La Domo de la Virgulino Maria (turke Meryem Ana Evi, "Domo de Patrino Maria") estas katolika kaj islama sanktejo sur la monto Ala dağı, ankaŭ Bülbül dağı[1] proksime de Efezo[2] en Turkio. La domo estis malkovrita en la 19-a jarcento kiam la indikoj estis sekvitaj en la kvazaŭaj vizioj de la beata Anna Katharina Emmerich (1774-1824)[3], katolika monaĥino. Tiuj vizioj estis publikigitaj kiel libro post ŝia morto fare de Clemens Brentano. La Katolika Eklezio neniam esprimis sin favore aŭ kontraŭ la aŭtentikeco de la domo, sed pilgrimantoj vizitis la lokon regule ekde ĝia malkovro. Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis Emmerich la 3-an de oktobro 2004. Katolikaj pilgrimantoj vizitas la domon en la kredo ke Maria, estis prenita tien de Johano kaj ke ŝi vivis tie ĝis ŝia ĉieliro. Jam en 1896, Leono la 13-a vizitis la domon, kaj la plej lastatempa vizito de Papo estis en 2006 de Papo Benedikto la 16-a[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]