Domokos Kosáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domokos Kosáry
Persona informo
Naskiĝo la  31-an de julio 1913(nun 1913-07-31)
en Hungario Selmecbánya (Hungara reĝlando)
Morto 15-an de novembro 2007 (2007-11-15)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patrino Lola Réz Kosáryné
Parencoj József Huszti
Ferenc Szakály
Okupo
Okupo historiistoverkisto • universitata instruisto
vdr

KOSÁRY Domokos [koŝa:ri domokoŝ] (31-an de julio 1913, Selmecbánya nun Banská Štiavnica en Slovakio15-an de novembro 2007, Budapeŝto, Hungario) estis prezidanto de la Hungara Scienca Akademio (1990-1996), hungara historiisto, universitata instruisto. Li membriĝis ankaŭ al Academia Europaea. Lia patrino estis Lola Réz Kosáryné, lia avo estis Géza Réz.

Lia familio translokiĝis en 1919 en Hungarion el la tiam estiĝinta Ĉeĥoslovakio kaj baldaŭ setlis en Budapeŝto, kie la patrino atingis verkistinan karieron.

Kosáry Domokos vizitis la gimnazion de la Trefort-strato, poste lernis en la Eötvös-kolegio, kie li elektis la latinan-historian fakon. Lia franclingva instruisto estis Zoltán Gombocz, direktoro de la kolegio. En la universitato lin instruis Gyula Szekfű, grava hungara historiisto.

Li studvojaĝis en Francio, Anglio kaj en 1941 -laŭ komisio de Pál Teleki- en Usono. Li doktoriĝis en 1936, en 1937-1950 laboris kiel instruisto en la Eötvös-kolegio. Li establis en 1941 la Insituton Pál Teleki, antaŭulon de la hodiaŭa Historiscienca Instituto kaj estis ties vic-direktoro ĝis 1945poste ĝis 1949 ties direktoro. Li estis (1943-1949) ĉefredaktoro de la ĵurnalo Revue d,Histoire Comparée. Li laboris en la Budapeŝta Scienca Universitato (1946-1949) kiel profesoro de Novepok-historia Hungara Katedro.

La komunistoj maldungis lin en 1949 kaj forpelis lin el lia fako, postenoj. Dum la jaroj de neglekto, li kompilis trivoluman senideologian verkon Bevezetés a magyar történelem forrásaiba és irodalmába (Enkonduko en literaturon kaj fontojn de la hungara historio; aperis 1951-1958), kiu iĝis poste bazverko pro la hungaraj studentoj, historiistoj. Li en 1955 akiris kandidatan rangon pri historiscinco (1955), li doktoriĝis en 1977. Li estis inter 1954-1957 direktoro de Centra Biblioteko de la Agrarscienca Universitato.

Li agadis en 1956 en la Rondo Petőfi, dum la hungara revolucio de 1956 li estis prezidanto de Nacia Komisiono de ka Hungaraj Historiistoj, pro kio oni arestis lin en 1957 kaj juĝis lin en 1958 je 4-jara prizono. Li verkis en la prizono la libron Széchenyi Döblingben, kiu aperis en 1981. Li liberiĝis per amnestio en 1960.

Li estis poste kunlaboranto de la Dokumentaro de Departemento Peŝt (1960-1968), kunlaboranto, scienca konsilisto de la Historiscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio (1968-1989), ĝis pensiiĝo.

Li estis koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio ekde 1982, ordinara membro ekde 1985, kaj ties prezidanto en 1990-1996. Lia fakareo estis la pli juna hungara historio kaj historio de Eŭropo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés Magyarország történetének forrásaiba és irodalmába Osiris Kiadó, Budapest, 2000.
  • A történelem veszedelmei Magvető Könyvkiadó, 1987.
  • Magyarország története képekben (társszerző) Gondolat Kiadó, Bp., 1977.
  • A magyar és európai politika történetéből Osiris Kiadó, 2001.
  • Magyarország Európában Nemzeti Tankönyvkiadó, Bp., 2003.
  • Famous Hungarians (angle), Rubicon-Könyvek, Bp., 2002.
  • A magyar külpolitika Mohács előtt Magvető Kiadó, Bp., 1978.
  • Művelődés a XVIII. századi Magyarországon Akadémiai Kiadó, Bp., 1996.
  • Újjáépítés és polgárosodás, 1711-1867 Háttér Kiadó, Bp., 1990.
  • Napóleon és Magyarország Magvető Könyvkiadó, 1977.
  • Kossuth Lajos a reformkorban Osiris Kiadó, 2002.
  • Magyarország és a nemzetközi politika 1848-49-ben História Könyvtár: Monográfiák. 1999.
  • A Görgey-kérdés története I-II.; Osiris századvég, Bp., 1994.
  • Széchenyi Döblingben Magvető Könyvkiadó, Bp., 1981.
  • A Magyar Tudományos Akadémia másfél évszádaza 1825-1975 (társszerző) Akadémiai Kiadó, 1975.
  • Hat év a tudománypolitika szolgálatában MTA Történettudományi Intézet, 1996.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]