Domokos Makkay
Aspekto
| Domokos Makkay | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 26-an de julio 1896 en Gheorgheni |
| Morto | 26-an de aprilo 1975 (78-jaraĝa) en Târgu Mureș |
| Mortokialo | Trafikakcidento |
| Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
| Okupo | |
| Okupo | advokato publikigisto loka politikisto |
MAKKAY Domokos (makai) estis hungara juristo, politikisto naskita en Gyergyószentmiklós la 26-an de julio 1896 kaj mortinta en Târgu Mureș la 26-an de aprilo 1975.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Makkay Domokos studis juron en Koloĵvaro, li doktoriĝis en Segedo (1920). Li estis advokato en sia naskiĝurbo, kunulredaktoro de gazeto Székely Szó (1920-22). Li estis provizora urbestro de la urbo (1931-32). Li fondis la institucion Magyar Gazdasági Szövetség (Hungara Ekonomia Unuiĝo), kiu intencis kunlabori kun rumanaj demokrataj rondoj. Post 1945 li estis jurkonsilanto. Li mortis pro karakcidento.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Erdélyi káté. Gondolkozó emberek számára (Gyergyószentmiklós 1922).

