Domokos Szász (matematikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domokos Szász
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1941 (1941-08-18) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Moskva Ŝtata UniversitatoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Domokos Szász [domokoŝ sAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szász Domokos estas hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1990, ordinara en 1995) de Hungara Scienca Akademio. Lia praavo estis akademiano, poeto, tradukisto Béla Szász (patro).

Domokos Szász [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Domokos Szász frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1959-1964, poste tuj li estis vicprofesoro samloke en la universitato. Li doktoriĝis en 1967 en Universitato de Budapeŝto. Inter 1968-1971 li plulernis en Lomonosov-Universitato en Moskvo. Hejmenveninta li laboris en matematika instituto, kie li iĝis direktoro en 1993. En 1975 li edziĝis baldaŭe havanta 3 gefilojn. Li doktoriĝis en 1982 antaŭ la akademio. En 1999 li profesoriĝis en la teknikuniversitato en Budapeŝto, krome li estis gastoprofesoro en Usono, Germanio, Italio. Li okupiĝas precipe pri stokastiko. Li ricevis 4 premiojn inter 1969-2005.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Limit Theorems for the Distribution of the Sums of a Random Number of Random Variables (1972)
  • Bounds for the Limiting Variance of a Heavy Particle (1986)
  • Káosz és ergodicitás (1997)
  • Local Limit Theorem and Recurrence for the Planar Lorentz Process (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]