Donĉo Simeonov Ĥitrov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Donĉo Simeonov ĤITROV (naskiĝis en 1925, mortis la 17-an de januaro 1991 en Sofio) estis bulgara esperantisto.

Lia aktiva movada kariero koncentriĝis al lia profesio kiel ĵurnalisto. Interalie li helpis fondi kaj dum multaj jaroj prezidis Internacian Ligon de Esperantistaj Foto-kino-magnetofon-amatoroj (ILEF), kaj estis dum longa periodo estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La revuon Bulgara esperantisto li ĉefredaktis inter 1981 kaj 1988. Dokumentajn Esperanto-filmojn li faris pri la UK-oj de Sofio (1963) kaj Varno (1978) kaj pri aliaj temoj, kaj li iniciatis la jubilean filmon de Dobrzyński, Esperanto. En 1985 aperis lia sukcesa libro En la mirinda mondo de la kino.