Don Benito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Don Benito
urbo
Anfiteatro Ave María de Don Benito.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Badajoz
Poŝtkodo 06400 [+]
Retpaĝaro Municipo de Don Benito
Politiko
Urbestro Mariano Gallego Barrero (PP)
Demografio
Loĝantaro 36 971  (1-a de januaro 2015)[1]
Loĝdenso 65,83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 58′ N, 5° 52′ U38.962777777778-5.8655555555555Koordinatoj: 38° 58′ N, 5° 52′ U
Alto 280 m [+]
Areo 561,6 km² (56 160 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Don Benito (Ekstremaduro)
DEC
Don Benito
Situo de Don Benito
Don Benito (Hispanio)
DEC
Don Benito
Situo de Don Benito
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Don Benito [+]
v  d  r
Information icon.svg

Don Benito estas urbo de hispana regiono Ekstremaduro.

Situo[redakti | redakti fonton]

Neĝo sur mezlernejo Cuatro Caminos kie ekzistas Esperanto grupo; neĝis en 2007, post pli ol 20 jaroj sen neĝo.

Ĝi situas precize en ties suda provinco Badajoz, norde de tiu provinco kaj ĉe la valo de rivero Gvadiano. Fakte estas ĉefa urbo de distrikto nomita Supra valo de tiu rivero (Vegas Altas), konsiderante ke la dua duono de tiu valo ekde Mérida okcidenten estus Malsupra valo -kun ĉefa urbo en Montijo- kaj ekde Mérida orienten Supra valo. Tiu Supra valo estas terkultura zono kies ĉefa urbo estas Don Benito, kiu kune kun apudega urbo Villanueva de la Serena, formas centron de tiu distrikto -kaj administra kaj komerca- kaj de la apuda distrikto La Serena, pli sekeca distrikto, oriente de la provinco Badajoz.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas de iom pli ol 37 mil loĝantoj. La laborantaro sin dediĉas ĉefe al komerco, terkultura industrio kaj servoj. Al ties municipo apartenas ankaŭ apudaj vilaĝoj konstruitaj laŭ fama Plan Badajoz meze de 20a jarcento, kiel Ruecas, Vivares, Gargáligas, ktp. Do samtempe donbenitanoj estas kaj urbanoj kaj vilaĝanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo disvolviĝis ĉirkaŭ la 15a jarcento ĉirkaŭ la kvartalo kie situas la preĝejo de Sankta Sebastiano. Poste pligrandiĝis al la nordo ĉirkaŭ la kvartalo kie nun situas la placo, preĝejo de Sankta Jakobo, urbodomo, kulturdomo, ktp. Ĉirkaŭ la 16a jarcento sendependiĝis de la tiama administra centro de Medellín kaj riĉiĝis danke al terkulturo kaj brutbredado. Tamen dum la 17a jarcento la loĝantaro malkreskis pro malsanoj, plagoj, ktp. Denove dum la 18a jarcento la urbo pligrandiĝis ĝis kiam ekestis la plej grava en la regiono. Dum la napoleona milito okazis batalo de hispano-franca armeo kontraŭ hispano-angla en malpreciza loko situanta inter Don Benito kaj Medellín kaj dum la intercivitana milito la fronto estis fiksita ĉe la rivero, do Don Benito estis la lasta grava urbo de la respubliko en tiu regiono dum du jaroj, dum la okcidenta parto de la provinco estis jam sub regado de frankista armeo kaj kontrolo.

Murdo de Don Benito[redakti | redakti fonton]

Partikulara okazaĵo kiu plenigis la komencon de la 20-a jarcento estis la tiel nomita Murdo de Don Benito en 1902. Tiam riĉulo García de Paredes kaj komplicoj klopodante perforti knabinon murdis ŝin kaj ŝian patrinon. Dum la procezo la loĝantaro ribeliĝis kontraŭ la jura proceduro kaj per manifestacioj, pikedoj kaj popola premo devigis la aŭtoritatojn:

  • ne okazigi la juĝon en la provinca ĉefurbo, sed en Don Benito mem,
  • ne elpreni la akuzitojn el la urbo,
  • peti mortopunon,
  • ke tiu estu la fina decido,
  • ke la ekzekuto okazu en Don Benito mem, kaj eĉ
  • ke ĉiuj povu paradi antaŭ la kadavroj por konstati, ke vere la ekzekuto okazis.

Por tiuj atingoj okazis popola premado dum kelkaj jaroj; fakte la ekzekutoj okazis en 1905. Dum tiuj jaroj la naciaj ĵurnaloj multe parolis pri la afero, ĉefe pro tio ke temis pri gravuloj kiujn la popolo atingos mortigi page de iliaj misfaroj. De tiam oni konis la urbon kiel "la urbo de la murdo". Poste oni starigis silentadon, dume la altaj tavoloj reokupis la regadon; dum la dua duono de la jarcento la murdo kaj ties procezo estis tabua temo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urba muzeo, kulturdomo planita de fama arkitekto Rafael Moneo -ankaŭ aŭtoro de la Nacia Muzeo de Romiana Arto en Mérida, preĝejo de Sankta Jakobo, ktp. En la ĉirkaŭaĵo estas vidindaj naturaj lokoj de monteto Las Cruces kaj rivereto Ortiga kie vidindas restaĵoj de antikvaj muelejoj. Je 8 km estas vilaĝo Medellín, naskiĝurbo de Hernán Cortés.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero. Statistikoj pri la nombro de loĝantaro de la Instituto Nacional de Estadística (evoluo de la nombro de loĝantaro).