Saltu al enhavo

Don Juan ou Si Don Juan était une femme...

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Juan ou Si Don Juan était une femme...
filmo
Originala titolo Don Juan ou Si Don Juan était une femme...
Originala lingvo franca lingvo  angla lingvo
Kina aperdato 22 feb. 1973, 21 apr. 1973, 27 apr. 1973, 28 maj. 1973, 13 jul. 1973, 7 mar. 1974, 18 jul. 1974, 14 okt. 1974, novembro 1974, marto 1975, 2 jun. 1975, marto 1976, 8 aŭg. 1979
Ĝenro erotika filmo, GLAT-rilata filmo, drama filmo
Kameraado Henri Decaë
Reĝisoro(j) Roger Vadim
Scenaro Jean Cau  Roger Vadim
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Michel Magne  Wolfgang Amadeus Mozart
Rolantoj Brigitte Bardot  Robert Hossein  Mathieu Carrière  Jane Birkin  Maurice Ronet  Dominique Zardi  Michèle Sand  Robert Walker Jr.  Paul Cambo  Ann Zacharias  Henri Attal  Paul Bisciglia  Robert Favart  Colette Mareuil  Jean Rupert  Edith Perret
IMDb
vdr

Don Juan ou Si Don Juan était une femme... (Don Juan aŭ Se Don Juan estus estinta virino...) estas franc-itala erotika drama filmo de 1973 reĝisorita de Roger Vadim. Ĝi estas libere bazita sur la historioj de fama rolulo Don Juan.

En la filmo Vadim realiĝas kun sia ĉefa aktorino kaj eks-edzino Brigitte Bardot por ilia kvina filmo kune. Bardot estis atinginta internacian stelulecon kaj Vadim elrompinta kiam li reĝisoris ŝin en 1956 en la filmo Et Dieu... créa la femme.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jeanne kredas sin reenkarniĝo de Don Juan kaj fieras pro la detruo de la viroj kiuj estis falintaj pro siaj ĉarmoj. Ŝi konfesas, ke ŝi murdis sian kuzon, pastro nome Paul, kun kiu ŝi havis seksan rilaton, kies detaloj ŝi malferme rakontas. Sekvas pluaj predoj: Pierre (Maurice Ronet), profesoro kiun ŝi allogas en Svedio, paradizo de la libera amo en tiuj 1970-aj jaroj; Prevost (Robert Hossein) kaj lia edzino, la rompiĝema Clara (Jane Birkin), kiun ŝi allogos en kajuto de Night Ferry inter Parizo kaj Londono; gitaristo (Robert Walker Jr.) kiu memortigos sin pro ŝi...

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]