Donaĵoj de la Sankta Spirito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildfenestroj de la Katedralo Sankta Triunuo je Dublino, kiu prezentas la sep donaĵoj de la Sankta Spirito kun la saĝo en la centro laŭ la Libro de Jesaja. Verkita de Hardman & Co. en Londono dum la 1870-aj jaroj.[1]

Donaĵoj de la Sankta Spirito (de greke ĥaris, „donaĵo, donaco“) nomiĝas en la kristanismo apartaj talentoj, kiujn laŭ la Nova testamento disdonas la Sankta Spirito.

Laŭ Nova testamento ekzistas pluraj malsamaj listoj de la donaĵoj de la Sankta Spirito, nome en en la epistolo al la romanoj 12, 6-8, 1-a epistolo al la korintanoj 12, 8-10 kaj 28-31, epistolo al la efesanoj 4, 7.11sj, 1-a epistolo de Petro 4, 9-11. Al la donaĵoj de la Sankta Spirito apartenas laŭ 1-a Kor 12,8-10:

  • Perado de saĝeco
  • Perado de kompreno
  • Kredoforto
  • Kuraco de malsanoj
  • Miraklofortoj
  • Profeta parolado
  • Distingado de la spiritoj
  • glosolalio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]