Donakobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakrona donakobio
Nigrakrona donakobio
Nigrakrona donakobio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Donakobiedoj Donacobiidae
Genro: Donacobius
Specio: 'D. atricapilla'
Donacobius atricapilla
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakrona donakobio (Donacobius atricapilla) estas videbla, voĉema birdo de Sudameriko. Ĝi troviĝas en tropikaj marĉoj kaj humidejoj de plej norda Argentino, sudorienta Bolivio, Brazilo, norda kaj orienta Kolombio, plej orienta Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, norda duono de Paragvajo, nordorienta Peruo, Surinamo kaj Venezuelo; kaj eble ankaŭ Panamo de Centrameriko[1].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigrakrona donakobio estas mezgranda kaj fortika birdo kun tre kontrastaj supraj kaj subaj partoj, nome tre malhelaj kaj tre helaj respektive. La beko estas longa, fortika, brilnigra kaj iom subenkurbita pinte. Nigreca estas el la frunto, la tuta krono, granda parto de la kapo, nome vizaĝo, nuko al ŝultroj; tie ege kontrastas flavaj irisoj kio donas al tiu birdo minacan mienon. La dorso estas de malhelbruna ĝis nigreca kaj en la flugiloj videblas blankaj markoj, dum centra dorso kaj ĉefe pugo estas pli ruĝecbrunaj. La vosto estas supre malhelbruna ĝis nigreca kun blankaj bordoj, dum sube estas nigraj kaj blankaj markoj. Subaj partoj estas blankecaj ĝis sablokoloraj kun iom da horizontala striado en flankoj kaj ĉefe tre flavoranĝaj makuloj ambaŭflanke de la kolo; kelkaj birdoj estas pli flavecaj sube kaj ĉe tiuj ne tiom elstaras tiuj kolaj makuloj, sed en aliaj estas tre klara distingilo. La kruroj estas tre grizaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Nigrakrona donakobio estas la ununura membro de la genro Donacobius kaj pro tio estas nomata ankaŭ simple Donakobio. Ĝia familia situo ne estas ankoraŭ interkonsentita, kaj ornitologoj ne samopinias pri ĝiaj plej proksimaj parencoj. En la 19a jarcento, ĝi estis lokita en la Turdedoj, kaj en la 20a jarcento, movita al Mimedoj. En la 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj, oni sugestis ke ĝi estas tipo de troglodito (Trogloditedoj) kaj tiuj sugestoj estis akceptataj de la South American Classification Committee (SACC), la American Ornithologists Union (AOU) kaj plejparto de aliaj fakuloj. Pli ĵuse, listantaj organizoj kaj aŭtoroj sekvis la konkludojn de Van Remsen kaj Keith Barker ke ĝi ne estas trogloditedo, sed anstataŭe pli rilata al malnovmonda (probable afrika) stirpo.[2][3] Lastatempa propono al SACC kreus monotipan familion, Donakobiedoj, nur por tiu specio, sed tio ne estas universale akceptata kaj kelkaj fakuloj insistas, ke ĝi estu membro de jam ekzistanta malnovmonda familio[4]

Habitato, inklude Amazonan Basenon[redakti | redakti fonton]

La Nigrakronaj donakobioj estas komunaj ĉefe en ampleksa teritorio de humidejoj de Amazonio, inklude uformajn lagojn, ĉeriverajn zonojn, kaj aliajn areojn kun alta densa akva aŭ duonakva vegetaĵaro. Triono de la specio teritorias for de la Amazona Baseno, el suda Panamo, norda Kolombio kaj okcidenta Venezuelo, la baseno de la Rivero Orinoko en Venezuelo, al sudorienta marbordo kaj interna Brazilo, kaj najbaraj landoj suden, Paragvajo, kaj pli norda Argentino.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio pariĝas porvive, paroj de Nigrakrona donakobio povas esti vidataj ofte dum la tuta tago pinte de densa vegetaĵaro de lagoj aŭ riveroj. Ili ofte entreprenas kantajn duojn. Maturaj idoj restas kun siaj gepatroj kaj helpas zorgi idojn el postaj nestoperiodoj, kvazaŭ sistemo de kooperativa reproduktado[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "birdlife"
  2. Remsen, Van and Keith Barker (2004) Proposal (#118) to South American Check-list Committee: Remove Donacobius from the Troglodytidae. Alirita 2007-08-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-30. Alirita 2010-01-29.
  3. 3,0 3,1 Donacobius page.
  4. Aleixo, Alexandre & J. F. Pacheco (2007) Proposal (#293) to South American Classification Committee: Recognize Donacobius in its own family, Donacobiidae. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-04. Alirita 2021-08-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]