Donald Knuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donald Knuth

Donald KNUTH (naskiĝis 1938) estas komputikisto kaj emerita profesoro de universitato Stanford kiu verkis la vaste konatan serion de libroj The Art of Computer Programming ("La arto de komputila programado"). Ĉi tiuj libroj estas bone konata fonto de informoj pri multaj fundamentaj algoritmoj. Li nun verkas la kvaran volumon de la serio.

  • Volumo 1: Fundamentaj Algoritmoj (unua eldono, 1968)
  • Volumo 2: Duonnumeraj Algoritmoj
  • Volumo 3: Ordigo kaj Serĉado
  • Volumo 4: Kombinatoriko (eldonota 2007)
  • Volumo 5: Sintaksaj Algoritmoj (eldonota 2009)

Ĉar li ne ŝatis la prespretigon de la Arto, li kreis la tekstformatan programon TeX, kaj la programon Metafont por krei tiparojn. Uzante TeX, li ankaŭ kreis la ideon de Klera programado (angle: Literate Programming), kiu intermiksas programajn instrukciojn kun la dokumentaro pri la programo. Ĝi estas la funda ideo de Javadoc en Java kaj POD (Plain Ordinary Documentation) en Perl.

En 1974 li gajnis la Premion Turing.

Knuth retpoŝtis dum 1975-1990, sed volonte ne plu havas retadreson.

Vidu Ankaŭ

Eksteraj ligiloj