Donald Duncan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Donald R. Duncan)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
English-Esperanto Chemical Dictionary, 1956.

Donald R. DUNCAN (naskiĝis 1907; mortis la 25-an de decembro 1969 en Teddington, Britujo) estis brita kemiisto kun akademia titolo de "doktoro" (Ph.D., B.Sc.) kaj esperanta terminologo pri sia fako.

Duncan estas konata kiel aŭtoro de Angla-Esperanta Kemia Vortaro, (1956). Li estis fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri kemio ekde 1936, prelegis en Internacia Somera Universitato (ISU) dum Universalaj Kongresoj kaj regule kontribuis al Scienca Revuo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1937: Kemio (Kuwahara Tosihide, D. R. Duncan, O. Mendoza Otamendi. En: Internacia Konferenco "Esperanto en Moderna Vivo". 1937, p. 71 - 76)
  • 1950: Proponoj pri Kemia Nomenklaturo, kun noto de W. P. Roelfs: Ankoraŭ pri kemia nomenklaturo. En: Scienca Revuo, 1-a jaro 2/1950 (5), p. 39-40
  • 1955: Kolorfotografado (En: Internacia Somera Universitato - Elektitaj prelegoj: 1949-1954. 1955, p. 58-63)
  • 1956: English-Esperanto Chemical Dictionary (1956, 56 p.)

Traduko[redakti | redakti fonton]

  • 1960: Vivian, Charles: Amuzo per Scienco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]