Donato de Arezzo
Aspekto
| Donato de Arezzo | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | iam en la unua duono de la 4-a jarcento en Nikomedio |
| Morto | 8-an de aŭgusto 362 en Areco |
| Okupo | |
| Okupo | katolika sacerdoto drakmortiginto katolika episkopo |
Donato de Arezzo estis kristana episkopo de la romia urbo Arezzo, kiu nuntempe estas en Italio. Li vivis en la 4-a jarcento, laŭdire naskiĝis en Nikomedio kaj laŭ la kristanaj tradicioj mortis kiel martiro la 8-an de aŭgusto 362. Kristana memortago pri li estas la 7-a de aŭgusto. Precipe en Italio relative multaj paroĥaj preĝejoj kaj sekve ankaŭ multaj urbaj kaj neurbaj komunumoj havas lin kiel patronon.

