Donhierro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donhierro
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40469
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 4° 42′ U (mapo)41.116111111111-4.6961111111111Koordinatoj: 41° 7′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 808 m [+]
Areo 17,22 km² (1 722 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Donhierro (Provinco Segovio)
Donhierro (Provinco Segovio)
DEC
Donhierro
Donhierro
Situo de Donhierro
Donhierro (Hispanio)
Donhierro (Hispanio)
DEC
Donhierro
Donhierro
Situo de Donhierro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Donhierro [+]
vdr

Donhierro [doNJEro] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Donhierro estas etimologie komprenebla kiel Don Fero: prie vidu sube en Historio.

Donhierro en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 85 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 35 el 1991.

Ĝi distas 64 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Montejo de Arévalo, Palacios de Goda (Ávila), San Cristóbal de la Vega, Arévalo (Ávila), Martín Muñoz de la Dehesa kaj Rapariegos.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Meze de la 13-a jarcento la loko estis menciita kiel Don Fierro, reference al tiunoma reloĝanto, eble el Rioĥo aŭ Eŭskio. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Arévalo ene de la Sexmo de la Vega. Ĝis 1833 ĝi estis en la provinco Avilo, sed pro la provinca restrukturigo fare de Javier de Burgos Donhierro ekapartenis al la provinco Segovio kun la cetero de la lokoj kiuj estis ene de la Sexmo de la Vega.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Laŭrenco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]