Donkiĥoto (stereotipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto donkiĥoto estas komuna nomo por signi homon, kiun karakterizas nepraktika aŭ malfacilege praktikebla idealismo, kiel la faman Don Kiĥoto, protagonisto de la senmorta romano de Cervanteso. Tian manieron pensi, agi, konduti aŭ, ĝenerale, vivi, oni nomas donkiĥotismo. Estas uzata ankaŭ la formo kiĥoto tiukadre.

En la hispana kulturo oni konsideras foje donkiĥotojn kiel stereotipo de idealismo, dum "sanĉopanzo" estus stereotipo de la plej kruda realismo, gvidita de avido al manĝo kaj mono.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]