Donovan
Aspekto
Donovan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Donovan |
Naskiĝo | 10-an de majo 1946 (79-jaraĝa) en Glasgovo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Linda Lawrence (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Donovan Leitch (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro muzikproduktisto kantisto aktoro poeto komponisto verkisto gitaristo muzikisto ![]() |
Verkoj | Catch the Wind |
TTT | |
Retejo | http://www.donovan.ie |
Donovan Phillips Leitch (naskiĝis la 10-an de majo 1946 en Maryhill, Glasgovo, Skotlando) estas skot-naskita popkantisto kaj gitaristo, kiu estis populara en la 1960-aj jaroj. Frue en sia kariero li estis komparata kun Bob Dylan, sed li disvolvis sian propran muzikan stilon, kiu inkluzivis elementojn de ĵazo kaj hinda muziko. (Donovan kaj Dylan renkontiĝis dum 1965, kaj amikiĝis.)
Liaj plej konataj kantoj inkluzivas Catch the Wind, Universal Soldier, Colors (ĉio 1965), Sunshine Superman, Season of the Witch (1966), Mellow Yellow (1967), Jennifer Juniper, Hurdy Gurdy Man kaj Atlantido (ĉio 1968).