Dopamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dopamino
speco de kemia ento
catecholamine • phenethylamine alkaloid
Ĝeneralaĵoj
Nomo Dopamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • 2-(3,4-hidroksifenil)etilamino
  • 3,4-hidroksifenetilamino
  • 4-(2-aminoetil)brenzkateĥino
  • 3-hidroksitiramino
  • intropino
Kemia formulo C8H11NO2
CAS-numero-kodo [https://chem.nlm.nih.gov/chemidplus/rn/* 51-61-6
  • 62-31-7 (kiel hidroklorido) * 51-61-6
  • 62-31-7 (kiel hidroklorido)]
PubChem-kodo 681
ChemSpider-kodo

661

Karakterizaĵoj
Fazo de materio firma
Frostopunkto

128 °C

Solvebleco * bone solvebla en akvo und metanolo
  • nesolvebla en etanolo, acetono, kloroformo, etero
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

-

R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Dopamino (DA) estas biogena amino el la grupo de kateĥolamino. En la nerva sistemo de homoj kaj bestoj temas pri grava neŭrotransmisiilo. Nescience ĝi foje nomatas "feliĉo-hormono", ĉar en la korpo ĝi elverŝiĝas en la internervajn sinapsojn ekzemple ĉe intensaj sukceso-travivaĵoj.

Neŭronoj, en kiuj ekzistas dopanimo, nomatas "dopaminergaj". Dopaminergaj neŭronoj troveblas en la centra nerva sistemo kaj tie precipe en la mezencefalo. De tie aksonoj de gravaj dopaminergaj neŭronoj ascendas en la telencefalon kaj la diencefalon. La korespondaj neŭronoj mem troveblas precipe (sed ne nur) en la nigra substanco de la cerbo. Dopamino tamen ankaŭ neŭrotransmisiilo en iuj subsistemoj de la vegetativa nerva sistemo kaj tie reguligas la sangumon de la internaj organoj. Dopamino necesas por vasta gamo da vivnecesaj reguligaj procesoj.

kuglara modelo de la molekula strukturo de dopamino