Doppelgänger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Doppelgänger 1", pentraĵo de Sebastian Bieniek
Kiel ili memtrovis sin, akvopentraĵo de Dante Gabriel Rosetti, 1864

Doppelgänger estas la germana vorto por difini la fantomeskan duoblulon de viva homo, ofte portretita kvazaŭ malbona aŭguro laŭ la Germana folkloro. Etimologie, la vorto devenas el doppel (duobla) kaj Gänger (marŝantulo).

Ĝia plej antikva formo, elpensita de novelisto Jean Paul en 1796, estas Doppeltgänger, 'kiu marŝas cise'.

Oni uzas ĉi tiun vorton, por nomigi ajnan duoblulon de alia homo, sed ankaŭ por bestoj aŭ fikciaj aĵoj, kutime ligita al la ideo pri la malbonkora ĝemelo aŭ dulokiĝo.

En ĉiutaga vivo, tiu vorto tutmondiĝis por koncerni determinitan ulon aŭ ulinon, kiu iel similas ĉu fizike, ĉu psiĥe, al alia homo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ mitaro de Antikva Egipto, 'ka' estis sentebla duobla spirito, kiu havis la samajn memoraĵojn kaj sentojn kiel la aliulo al kiu ĝi apartenis. Fakte, ene de Egipta mito nome La Greka Princino, kiu estas disvolvita laŭ la Egipta vidpunkto pri la Troja Milito, ĉi 'ka' de Heleno estis uzita por misgvidi Parison de Trojo, helpante por ke la milito instigu ties finon.

Laŭ la Nordia Mitologio, vardøger estas fantoma duoblulo kiu antaŭas vivan homon kaj estas vidita farante liajn agojn, kiuj poste estos ripetitaj de tiu posteulo. Laŭ Finna mitologio, ĉi tiu fenomeno nomiĝas etiäinen (ulo kiu alvenas unua).

Ankaŭ, laŭ la Britia antikva mitologio same kiel okazas laŭ Franca folkloro, Doppelgänger estas versio de Ankou, enkarniĝo de la morto.

Psikiatrio kaj psiĥeco[redakti | redakti fonton]

Heaŭtoskopio estas psikiatria kaj neurologia koncepto, kiu koncernas la redubligan haluciniĝon por vidi la meman korpon de determinita distanco, kiu estas interpretita kiel simptomo de skizofrenioepilepsio.