Dordrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ISO

Dordrecht
Dordrecht bibliotheek.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3300–3329 [+]
Retpaĝaro cms.dordrecht.nl [+]
Demografio
Loĝantaro 118 730  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 49′ N, 4° 40′ O51.814.67Koordinatoj: 51° 49′ N, 4° 40′ O [+]
Alto 1 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Dordrecht (Tero)
DEC
Dordrecht
Situo de Dordrecht
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dordrecht [+]
v  d  r
Information icon.svg

Dordrecht (prononcata [Dordreĥt]; neformale: Dordt) (51°48′N 4°40′O  /  51.8°N, 4.667°O / 51.8; 4.667 (Dordrecht)Koordinatoj: 51°48′N 4°40′O  /  51.8°N, 4.667°O / 51.8; 4.667 (Dordrecht)) estas Nederlanda urbo kaj komunumo en la provinco Suda Holando. La urbo situas je la loko kie la rivero Merwede forkiĝas je la riveroj Noord kaj Oude Maas.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La originala nomo de Dordrecht estas Thuredrith. Tio signifas: travadebla loko en rivero Thure. La nuna nomo Dordrecht estas ofte esperantiĝita kiel Dordreĥto. La loĝantaro de Dordrecht neformale nomas sian urbon Dordt. De tiu formo devenas la nederlanda vorto Dordtenaar, kiuj signifas dordreĥtano. Kiel adjektiva formo en la nederlanda ambaŭ ĝustas Dordrechts kaj Dordts. En Esperanto nur "dordreĥta" ĝustas kiel adjektivo.

Situo de Dordrecht

Historio[redakti | redakti fonton]

La Holanda grafo Vilhelmo la 1-a donis al Dordrecht urbajn rajtojn en 1220. Pro tio Dordrecht konsideriĝas la plej malnova urbo en Holando.

La urbo estiĝis apud malgranda rivero en torfaj marĉoj. En 1421 estis granda fluso, la tiel nomata Fluso de Sankta Elisabeta, kiu enakvigis grandajn partojn de la regiono. Pro tio Dordrecht ekde tiam kuŝas sur insulo, ĉirkaŭita de riveroj. Pro sia strategia situo la urbo disvolviĝis je grava transŝarĝejo. En 1299 ĝi akiris transŝarĝan monopolon. Dordrecht komercis ĉefe vinon, lignon kaj grenon.

En 1572 la holandaj Statoj (parlamento) por la unua fojo meminiciate kunvenis en Dordrecht. Reprezentantoj de ĉiuj holandaj urboj deklaris ribelon kontraŭ ilia estro, reĝo Filipo la 2-a de Hispanio kaj donis apogon al princo Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau. De 1618 ĝis 1619 okazis en Dordrecht, reformacia gravejo, la tielnomata Sinodo de Dordrecht, dum kiu diverspecaj protestantoj interdebatis kaj oni decidis pri nova poste influhava traduko de la Biblio.

Dum la 18-a jarcento Roterdamo transprenis la gravan komercan rolon de Dordrecht.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Dordrecht[redakti | redakti fonton]