Dorestad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Dorestad en fru-mezepoka Nederlando
Fibolo de Dorestad el ĉ. 775-800 trovita en puto, hodiaŭ en la Rijksmuseum van Oudheden en Leiden

Dorestad estis unu el la plej gravaj havenurboj dum la Frua Mezepoko en Eŭropo. La urbo aŭ riverhaveno de Dorestad estis unu el la brakoj de la estuaro de la rivero Rejno, sur la restaĵoj de antikva romia fortikaĵo, kaj situis en la najbareco de la hodiaŭa urbo Wijk bij Duurstede en Nederlando. Inter la jaroj 600 kaj 850 estis milito inter la Frisoj kaj Frankoj. En la Karolida Imperio Dorestad fariĝis persona pesedaĵo de Karlo la Granda, en maniero komparebla kun la okazintaĵoj en Quentovic en la hodiaŭa Francio. Tiuj du urboj estis la administrantoj de la plej grava parto de la transmara komerco de Karlo la Granda.

Pro la graveco de la komerco kaj la aktivecoj pro tio Dorestad altiris la atenton de la Vikingoj. Ili prirabis la urbon en la jaroj 834, 835, 844, 857 kaj 873 . Historiistoj opinias ke proksimume 7000 vikingoj partoprenis en la unua atako de 834. La urbo fariĝis la ĉefurbo de la reĝlando Vikinga Dorestad, inter la jaroj 850 kaj 885.

Komercaj itineroj ĉirkaŭ Dorestad

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]