Flüelen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dorf (Flüelen))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Flüelen (stacidomo).
Flüelen
Blazono de Flüelen
Aera bildo de Flüelen
komunumo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 54′ 0″ N 8° 37′ 26″ O / 46.90000 °N, 8.62389 °O / 46.90000; 8.62389 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 0″ N 8° 37′ 26″ O / 46.90000 °N, 8.62389 °O / 46.90000; 8.62389 (mapo)
Areo 12,42 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 6454
Komunumkodo 1207
Mapo de Flüelen
vdr

Flüelen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 1936 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Flüelen situas ĉe la suda fino de la Lago de Urio, la suda brako de la Kvarkantona Lago, oriente de la alfluejo de la rivero Reuss al la lago. La komunumo konsistas el la tri partoj Oberdorf, Dorf kaj Usserdorf, kiuj kunkreskis.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Flüelen limas en nordo al Sisikon, en oriento al Bürglen, en sudo al Altdorf, en sudokcidento al Seedorf, kaj aliflanke de la lago en okcidento al Isenthal kaj en nordokcidento al Bauen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Flüelen estas grava ŝiphaltejo por la liniŝipoj de la Kvarkantona Lago. La komunumo disponas pri stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj ĉe la Gotardo-Fervojo. En Flülen ankaŭ komenciĝas diversaj poŝtaŭtolinioj.

Tra la komunumo pasas la fama vojo nomita Axenstrasse [Aksa Vojo], kiu estas parto de la svisa nacia vojo A4, kiu konektas la svisan aŭtovojon A4 kun la svisa aŭtovojo A2. Ĝis la finkonstruo de la Flüelen-Tunelo en la jaro 2005 la Aksa Vojo kondukis rekte tra la vilaĝocentro, nun la trafiko pasas tra la tunelo ĉirkaŭ la loĝozono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Flüelen datiĝas el la jaro 1266 kiel Vluolon.[1]

En la jaro 1799 Flüelen post kanonado estis okupita de francaj trupoj. Inter la jaroj 1811 kaj 1830 estis konstruita veturebla vojo trans la Gotardo-Pasejo. En la jaro 1837 la unua vaporŝipo alvenas al Flüelen. Per la malfermo de la Akso-Vojo en la jaro 1865 Flüelen fariĝis trafiknodo, kiel signifo ankoraŭ kreskis per la malfermo de la Gotardo-Fervojo en la jaro 1882.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaùu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]