Dorika ordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Doriko)
Skizo de la dorika ordo en la Partenono de Ateno.

La Dorika ordo estas la plej primitiva kaj simpla el la klasikaj kolonaj ordoj. Estas la ĉefa plej greka ordo. Ju pli antikva kaj simpla, des pli havigas impreson de fortikeco (pradorika), kaj ju pli malfrua, des pli ĝi iĝas svelta kaj belproporcia; kaj tiele ĝi akiras la klasikajn harmonecon kaj belon. Ĝi estis uzata en kontinenta Grekio el la 7-a jarcento a.K. kaj en la suda Italio (Magna Grekio). La Partenono, templo dediĉita al Atena Partena en la Akropolo de Ateno, estas sendube la ĉefá montro de tiu arkitektura stilo. Ĝi simbolas forton, heroecon; kaj tiele ĝi estis uzita ankaŭ dum la Renesanco.

Laŭ Francisko Azorín doriko estas Plej antikva ordo de la greka arkitekturo, ĝia kolono ne havas bazan modluron k. la kapitelo estas simpla abako sur ekino. La romana doriko iom diferenciĝas.[1] Kaj li indikas etimologion el greka dorikos, el Dorida, propra nomo de greka lando, kaj de tie la latina doricus.[2]

Elementoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 59.
  2. Azorín, samloke.