Doris Day

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Doris Day
Doris Day - 1957.JPG
Persona informo
Naskonomo Doris Mary Kappelhoff
Naskiĝo 3-an de aprilo 1922 (1922-04-03)
en Cincinnati
Morto 13-an de majo 2019 (2019-05-13) (97-jara)
en Carmel Valley
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o George William Weidler • Martin Melcher • Barry Comden • Al Jorden
Infano Terry Melcher
Profesio
Profesio filmaktoro • kantisto • aŭtobiografo • ĵazmuzikisto • televida produktoro • televida aktoro
TTT
Retejo https://www.dorisday.com
Information icon.svg
vdr

Doris Day, origine: Doris Mary Ann Kappelhoff (naskiĝis la 3-a de aprilo 1922 en Cincinnati, Ohio kaj mortis la 13-a de majo 2019 en Carmel Valley, Kalifornio) estis usona aktorino, kantistino, kaj dancistino. La pseŭdonimon Day ŝi elektis laŭ la kanto Day after Day, kiu estis parto de ŝia repertuaro.

Doris Day komencis sian karieron kiel dancistino kaj kantistino, sed la dancadon ŝi devis forlasi, post kiam ŝi vundis sian gambon dum aŭtoakcidento. En la jaro 1948 ŝi komencis kinokarieron. Ŝi ĉefe aperis en muzikfilmoj kaj en komedioj, foje ankaŭ en krimfilmoj (ekz. The man who knew too much de Alfred Hitchcock). En siaj roloj ŝi plej ofte prezentis optimismajn, konservativajn, patrinecajn virinojn, kiuj konformis al la tiutempa bildo pri la ideala virino. Kiam en la 1960-aj jaroj tiu ĉi idealo iĝis malpli populara, ankaŭ ŝia kinokariero stagnis, sed ŝi sukcesis daŭrigi sian laboron en televidaj produktaĵoj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Love Me or Leave Me (Usono, 1955)
  • The Man Who Knew Too Much (Usono, 1956)
  • The Tunnel of Love (Usono, 1958)
  • Teacher's Pet (Usono, 1958)
  • Pillow Talk (Usono, 1959)
  • That Touch of Mink (Usono, 1962)
  • The Thrill of it All (Usono, 1963)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]