Doris Day

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doris Day en 1957
Doris Day

Doris DAY, origine: Doris Mary Ann KAPPELHOFF (naskiĝis la 3-an de aprilo, 1924 en Cincinnati, Ohio) estas usona aktorino, dancistino kaj kantistino. La pseŭdonimon Day ŝi elektis laŭ la kanto Day after Day, kiu estis parto de ŝia repertuaro.

Doris Day komencis sian karieron kiel dancistino kaj kantistino, sed la dancadon ŝi devis forlasi, post kiam ŝi vundis sian gambon dum aŭtoakcidento. En la jaro 1948 ŝi komencis kinokarieron. Ŝi ĉefe aperis en muzikfilmoj kaj en komedioj, foje ankaŭ en krimfilmoj (ekz. The man who knew too much de Alfred Hitchcock). En siaj roloj ŝi plej ofte prezentis optimismajn, konservativajn, patrinecajn virinojn, kiuj konformis al la tiutempa bildo pri la ideala virino. Kiam en la 1960-aj jaroj tiu ĉi idealo iĝis malpli populara, ankaŭ ŝia kinokariero stagnis, sed ŝi sukcesis daŭrigi sian laboron en televidaj produktaĵoj.

Listo de filmoj

  • Love Me or Leave Me (Usono, 1955)
  • The Man Who Knew Too Much (Usono, 1956)
  • The Tunnel of Love (Usono, 1958)
  • Teacher's Pet (Usono, 1958)
  • Pillow Talk (Usono, 1959)
  • That Touch of Mink (Usono, 1962)
  • The Thrill of it All (Usono, 1963)