Doris Leuthard
Doris Leuthard | ||
---|---|---|
Prezidento de Konfederacio Svislando | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Doris Leuthard | ||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1963 (59-jara) en Merenschwand | |
Lingvoj | germana • svisgermana [#] | |
Ŝtataneco | Svislando [#] | |
Alma mater | Universitato de Zuriko [#] | |
Partio | Kristandemokratia Popolpartio de Svislando [#] | |
Familio | ||
Patro | Leonz Leuthard [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • advokato • partoprenanto de internacia forumo [#] | |
Aktiva en | Berno [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Doris Leuthard naskiĝis la 10-an de aprilo 1963 en Merenschwand. Ŝi estas politikistino de la Kristana popol-partio de Svislando. Ek de la 1-a de aŭgusto 2006 ŝi estas membro de la svisa registaro, tio estas Federacia Konsilio de Svislando. Ŝi estas la ĉefino de la Federacia departemento pri popolekonomio. De 1999 ĝis 2006 ŝi apartenis al la Nacia Konsilio de Svislando, tio estas la granda ĉambro de la svisa parlamento. De 2004 kaj 2006 ŝi estis partiprezidantino de la Kristana popol-partio.
Pri ŝia persono[redakti | redakti fonton]
Doris Leuthard estas civitanino de la komunumoj Merenschwand kaj Sarno (Obvaldo). Ŝi estas edziĝinta kun Dr. chem. Roland Hausin. Doris Leuthard studis juron en la Universitato de Zuriko kaj estas advokato.