Dorothea von Montau
| Sankta | ||
| Dorothea von Montau | ||
|---|---|---|
La katedralo de Sankta Johano Evangelisto en Marienwerder kun bildo de la monaĥina ĉelo de Dorotea, en kiu ŝi mortis kiel ermitino
| ||
| Persona informo | ||
| Dorothea Swertveger | ||
| Naskonomo | Dorothea Schwartze | |
| Naskiĝo | 6-an de februaro 1347 en vilaĝo Gross Montau (ekde 1946 pole Mątowy Wielkie) en Pomerio | |
| Morto | 25-an de junio 1394 (47-jaraĝa) en Marienwerder (ekde 1946 pole Kwidzyn) | |
| Religio | katolikismo vd | |
| Lingvoj | pola vd | |
| Ŝtataneco | Pollando | |
| Profesio | ||
| Okupo | monaĥino | |
| Sanktulo | ||
| Kanonizo | 9-a de januaro 1976 de Paŭlo la 6-a | |
| Patroneco | Germana Ordeno, Prusio | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Dorothea von Montau (jen germane, pole Dorotea el Mątowy), naskiĝis 1347 en vilaĝo Gross Montau (ekde 1946 pole Mątowy Wielkie, [Montovi Vjelkje]) en Pomerio, mortis 1394 en Marienwerder (ekde 1946 pole Kwidzyn, [Kvidzin]), estis katolika ermitino kaj adepto de mistikismo. Ŝia patro Willem Swartze (platgermane respektive mezepoke nederlande: "Vilhelmo Nigra") estis riĉa farmisto, setlinto el Nederlando, patrino Agata estis kaŝubino.
La 30-an de oktobro 1394, nur mallongan tempon post la morto de Dorothea, ŝiaj ostoj estis enterigitaj en murita tombo en la kripto de la katedralo de Marienwerder. La katolika episkopo de la loka diocezo latine nomata Pomesania[1] konstruigis relikvujan ŝrankon ĉirkaŭ 1400, kun la ĉefa celo antaŭenigi ŝian regionan admiron.[2] La biografio de Dorothea verkita de Johannes Marienwerder, katolika teologo kaj konfesprenanto de ŝi, unue eldoniĝis kiel inkunablo en 1492 en Marienburg, jarcenton post ŝia morto, presita de Jakob Karweyse. Ĝi trovis sian vojon en fikcion. Günter Grass, ekzemple, rakontis ŝian historion en sia romano Der Butt, "La turboto", el 1977 el la perspektivo de ŝia amarigita edzo.
La papo Paŭlo la 6-a sanktigis Dorothea de Montau en 1976; la kanoniza procezo komencita baldaŭ post ŝia morto en 1394 kaj daŭrigita de la Ordeno de germanaj kavaliroj ne estis plu daŭrigita ekde 1404 kaj ne estis rekomencita ĝis 1955. En la jaro 1999 venis speciale al Kwidzyn/Marienwerder la kardinalo Jozefo Ratzinger, prefekto de la vatikana Kongregacio por la doktrino de la kredo kaj la posta papo Benedikto la 16-a, kaj li preĝis en la ĉelo de la katedralo kie mortis Dorotea kiel ermitino.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La regiona pejzaĝo latine nomata Pomesania unue estis kultura regiono kaj tie vivanta tribo de la baltaj praprusoj, nekristanoj kiuj en la 13-a jarcento, jarcenton antaŭ Dorothea, estis per genocido estingitaj.
- ↑ Stefan Samerski: Dorothea von Montau. En: Joachim Bahlcke, Stefan Rohdewald, Thomas Wünsch (kuratoro): Religiöse Gedenkorte in Ostmitteleuropa, eldonejo Akademie Verlag, 2013, ISBN 978-3-05-005658-6, paĝoj 610 kaj sekvaj.

