Dorothy Day

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorothy Day
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1897 (1897-11-08)
en Nov-Jorko
Morto 29-an de novembro 1980 (1980-11-29) (83-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • Lincoln Park High School vd
Familio
Gefratoj Grace Delafield Day Spier vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • socia aktivisto • redaktisto • sindikatisto • pacaktivisto • aŭtobiografo • sufrageto vd
Verkado
Verkoj The Long Loneliness ❦
Loaves and Fishes: The Inspiring Story of the Catholic Worker Movement vd
Proponita por beatigo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dorothy DAY, (8-a de novembro 189729-a de novembro 1980) estis usona ĵurnalisto, socia aktivulo, kaj katolika konvertito.

Dorothy Day famiĝis post sia konverto. Ŝi dekomence vivis bohemiecan vivostilon antaŭ iĝi katolika.[1] Tiu konverto estis priskribita en ŝia membiografio, The Long Loneliness (La longdaŭra soleco).[2]

Ankaŭ la socia aktivismo de Day estis priskribita en ŝia membiografio. En 1917 ŝi estis enprizonita kiel membro de la pacisma sufrageta grupo de Alice Paul nome Silent Sentinels. En la 1930-aj jaroj, Day laboris kun aktivulo Peter Maurin por establi la movadon nome Katolika Laborista Movado, pacista movado kiu kombinas rektan helpon por malriĉuloj kaj senhejmuloj pere de senperforta rekta agado. Ŝi praktikis civilan malobeon, kio kondukis al aldonaj arestoj en 1955,[3] 1957,[4] kaj eĉ en 1973 je aĝo de sepdek-kvin.[5]

Day estis ankaŭ aktiva ĵurnalisto, kaj priskribis sian socian aktivismon en siaj verkoj. Kiel parto de la movado Catholic Worker Movement, Day kunfondis la gazeton Catholic Worker (katolika laboristo) en 1933, kaj funkciis kiel ties eldonisto el 1933 ĝis sia morto en 1980. En tiu gazeto, Day defendis la katolikan ekonomikan teorion de distribuismo, kiun ŝi konsideris trian vojojn inter kapitalismo kaj socialismo.[6][7] Ŝia aktivismo kaj verkado havigis al ŝi tutlandan reputacion kiel politike radikala,[5] eble la plej fama radikalo en la historio de la usona katolika eklezio.[8]

La vivo de Dorothy Day estis inspiro por la Katolika Eklezio. Nome la papo Benedikto la 16-a uzis la historion de ŝia konverto kiel ekzemplo pri "vojo al fido... en nereligiita medio."[2] La papo Francisko inkludis ŝin en mallonga listo de ekzemplaj usonanoj, kune kun Abraham Lincoln, Martin Luther King, Jr., kaj Thomas Merton, en sia diskurso ĉe la Usona Kongreso.[9] La katolika eklzio malfermis proceduron por ebla kanonizo, kiu estis akceptita de la Apostola Seĝo por priserĉado. Pro tio, la Eklezio aludas al ŝi per la titolo Servisto de Dio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elie (2003), p. 43
  2. 2,0 2,1 General Audience, 13a de Februaro 2013 (13a de Februaro, 2013). Alirita 30a de Septembro, 2015.
  3. Elie (2003), pp. 236-237
  4. Elie (2003), pp. 279
  5. 5,0 5,1 Elie (2003), p. 433
  6. G.K. Chesterton and Dorothy Day on Economics:Neither Socialism nor Capitalism (Distributism). Alirita 2a de Oktobro, 2015.
  7. The ChesterBelloc Mandate: Dorothy Day and Distributism. Alirita 2a de Oktobro, 2015.
  8. Day by Day; A Saint for the Occupy Era? (30a de Novembro, 2012). Alirita 30a de Septembro, 2015.
  9. Visit to the Joint Session of the United States Congress (24 de Septembro, 2015). Alirita 30a de Septembro, 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elie, Paul (2003). The Life You Save May Be Your Own. New York, NY: Farrar, Strauss, kaj Grioux.