Dorothy Lamour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dorothy Lamour
Dorothy-Lamour-still.JPG
Persona informo
Naskonomo Mary Leta Dorothy Slaton
Naskiĝo 10-an de decembro 1914 (1914-12-10)
en Nov-Orleano
Morto 22-an de septembro 1996 (1996-09-22) (81-jara)
en Holivudo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Infanoj 2
Okupo
Okupo televida aktoro • filmaktoro • kantisto • partoprenanto de belec-konkurso • scenaristo • teatra aktoro • radio-prezentisto
TTT
Retejo http://dorothylamour.com/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dorothy LAMOUR (denaske Mary Leta Dorothy Slaton; 10a de Decembro, 1914 – 2a de Septembro, 1996) estis usona aktorino kaj kantistino. Ŝi estas bone memorita kiel aperinto en la filmoj de la serio Road to..., serio de sukcesaj komedioj en kiuj stelulas ankaŭ Bing Crosby kaj Bob Hope.[1]

Lamour ekkarieris en la 1930-aj jaroj kiel kantistino de ĵazbandego. En 1936, ŝi translokiĝis al Holivudo, kie ŝi subskribis kontrakton kun Paramount Pictures. Ŝia apero kiel Ulah en The Jungle Princess (1936) famigis ŝin kaj markis la komencon de sia figuro kiel "Reĝino de Sarongo".

En 1940, Lamour faris sian unuan komedian filmon de la serio Road to... en Road to Singapore. Tiuj filmoj de la serio Road to ... estis tre popularaj dum la 1940-aj jaroj. la sesa filmo en la serio, Road to Bali, estis publlikigta en 1952. Post tiu epoko, la kinkariero de Lamour ekvanuiĝis kaj ŝi fokusis al teatro kaj televido. En 1961, Crosby kaj Hope teamis por The Road to Hong Kong, sed la aktorino Joan Collins estis elektita kiel protagonistino. Lamour faris mallongan aperon kaj kantis kanton je la fino de tiu filmo.

En la 1970-aj jaroj, Lamour revivigis sian noktokluban vivon, kaj en 1980, publikigis sian membiografion My Side of the Road. Ŝi faris sian finan filman aperon en 1987.

Totale ŝi aperis en pli ol kvin dek filmoj, en epizodoj de dek unu televidserioj, kaj du muzikaloj el Broadvejo.

Verko[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Severo, Richard, "Dorothy Lamour, 81, Sultry Sidekick in Road Films, Dies", 23a de Septembro, 1996.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]