Dorothy M. Hawley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dorothy M. Hawley
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1907 (1907-11-30)
Morto 15-an de decembro 2001 (2001-12-15) (94-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dorothy M. HAWLEY (naskiĝis en 1908 en Vinipego (Manitobo), mortis la 15-an de decembro 2001) estis ĉefa motoro de la Esperanto-movado en Kalgario (Kanado) dum la 70aj, 80aj, kaj 90aj jaroj.

Lerninte Esperanton de ŝia amikino Betty Salt, Dorothy starigis lokan klubon en Kalgario en la jaro 1965, kaj ŝi kreskigis ĝin per anoj de la vesperaj Esperanto-kursoj, kiujn ŝi persiste gvidis dum multaj jaroj. En 1975 ŝi estris ege sukcesan tutkanadan Esperanto-kongreson en Kalgario, kaj en 1988 ŝi eldonis je propraj kostoj en 6000 ekzempleroj la komunikigan libreton Saluton, amiko! okaze de la vintraj Olimpikoj en Kalgario. Pro siaj multaj kontribuaĵoj al la kanada Esperanto-movado, KEA elektis ŝin Honora Membro en 1993.

Ŝian libro-kolekton heredis Esperanto Antaŭen, kaj post ties disiĝo la libroj plejparte fariĝis parto de Libraro Ludovika en 2013.