Dorsosakturismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Danaj dorsosakturistoj en Vieno

Dorsosakturismo (angle: backpacking) estas formo de vojaĝado, ĉe kio ofte junaj vojaĝantoj kun limigita buĝeto eniras la vastan mondon. Ofte la vojaĝoj estas longdaŭraj kaj oni nur restas mallonge surloke. Ili translokiĝas piede, petveture, per publika transportilo aŭ per biciklo. Ili restadas en junulargastejo, malmultekosta hotelo aŭ en tendo.

Nuntempe estas pli kaj pli da ofte iom pliaĝaj dorsosakturistoj kiuj tamen vojaĝas kun dorsosako sed havas iom pli da mono por elspezado.

Popularaj destinoj estas Sud-Orienta Azio kaj Aŭstralio. En Eŭropo la pilgrimejo Santiago de Compostela estas tre populara. Tiucele la veturo estas farata tradicie perpiede. Kaj tiu piedveturado estas ofte kulture pli grava ol la pli historie religiaj tialoj, aŭ almenaŭ samegale.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]