Dos Hermanas (Du Fratinoj) estas andaluza urbo en Provinco Sevilo, 10 km sudoriente de ĉefurbo Sevilo. Tie loĝas 131.317 (2015) loĝantoj.
Koordinatoj: 37º 17' N, 5º 54' U
Dos Hermanas signifas du fratinoj kaj referencas al kastila konkero je la 23-a de novembro1248, post kiu la fratinoj Elvira Nazareno kaj Estefanía Nazareno fondis setlejon.