Dosiero-Diskuto:Flago-de-Hungario.svg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiom da germanaj lokoj estas ligitaj! La flago ne estas la hungara!!! Narvalo 21:48, 29. Dec 2006 (UTC)

Mi ĵus korektis la kolorordon. Tuvalkin 18:15, 5. Apr 2007 (UTC)
Kion ajn antaŭ 8 jaroj volis esprimi Narvalo: Laŭ la nuna stato 1718 vikipediaj artikoloj uzas la dosieron, inter ili - se mi en mia rapida ĵusa trarigardo ne maltrafis ion - tri tekstoj pri komunumoj de Germanio (Bonn, Erfurt, Alsbach-Hähnlein) kaj kvar aldonaj tekstoj pri urbodistriktoj pri Berlino (simila nombro estas pri komunumoj de Aŭstrio): en ĉiuj tiuj uzoj temas pri indiko de partnera urbo. Mi persone ĝojus, se indikiĝus pli da alilandaj partneroj de hungaraj urboj, en Germanio kaj Aŭstrio samkiel en aliaj ŝtatoj, kaj tute bonvenigus pli vastan uzon. ThomasPusch (diskuto) 13:20, 16 Nov. 2014 (UTC)

Atentu ne forviŝi tiun aŭ similkazan dosieron de nacia flago, loke stokitan en la esperantlingva branĉo de vikipedio, kun sola argumento ke simila bildo "nun troveblas en la vikimedia komunejo". Sola escepto estus se ekestus vastega konsento inter vikipediistoj, kiu superus la antaŭan decidon lasi lokajn kopiojn de flagobildoj, kun esperantlingvaj dosieronomoj, en la esperantlingva branĉo de vikipedio. La bildo identas al dosiero kun angla nomo en la vikimedia komunejo, sed utilas havi tiom ofte uzatan bildon, libere licencigitan, kun "propralingva" nomo, kaj krom tio la anglalingva vikipedio eĉ sen tia lingva argumento permesas al si la "lukson" havi lokajn kopiojn de la komunejaj flagobildoj en la anglalingva branĉo de vikipedio, kun la klarigo ke "This is a local copy of an image on Commons, uploaded to ensure protection because it is one of the 100 most-used files on the English Wikipedia" (en traduko: "jen loka kopio de bildo en la vikimedia komunejo, alŝutita por sekurigi protekton ĉar temas pri unu el la 100 plej multe uzataj dosieroj en la anglalingva vikpedio"). Do la esperantlingva vikipedio ne arogas al si iun ekstran "lukson", "nur pro lingva argumento", kiun ne ankaŭ prenus alia branĉo de vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 12:48, 16 Nov. 2014 (UTC)

Mi mem en 2011 kopiis problemon de la komunejo ĉi-tien, kiam mi ŝanĝis la antaŭan flagon en formato 1000:600 per nova en formato 1200:600. Ekzakte tiel estas en la komumejo, ĝis nun. Por komparo: la franca flago havas formaton 900:600, la litova, bulgara kaj germana havas formaton 1000:600... Entute ne estas normo en la komunejo pri flagodimensioj: la belga, svisa kaj vatikana flagoj tradicie estas preskaŭ kvadrataj - tial pri la belga ekzistas ankoraŭ aparta vikipedia flago pli larĝa (Dosiero:Flago de Belgio malpli alta.svg) en formato 3:2, do 900:600, por listoj kun multaj flagoj de EU. Sed la pli granda larĝo ne estas avantaĝo por la hungara flago. Kiam ĝi videblas apud litova aŭ franca flago, ĝi simple en komparoj pli malaltas, sume pli etas. Same kiam ĝi aperas, ekzemple en biografio de hungaro kiu naskiĝis antaŭ 1918 kaj mortis poste, kiam ĝi statas apud la malnova flago de la hungara reĝlando (900:600). La komunejo kompreneble ĉiam havas alternativon: ĉi tie la dosieron Civil Ensign of Hungary.svg (900:600). Mi pensas ke por la ŝablono {{Hungario}} tiu aktuala "oficiala civila naviga flago de Hungario" en formato 900:600 vere estus pli bona, kaj pripenseblus ĝin ankaŭ ĉi-tie alŝuti ĝin en formo de la ĝisnuna nomo "Flago-de-Hungario.svg". Sed tio ne solvos la problemon de sume malsamspecaj dimensioj de la ŝtataj flagoj, nur kaŭzus ke ĉi tie la nuna hungaria flago ne plu aspektus mizere malalta kompare al la hungaria flago de ĝis 1918 aŭ tiuj de aliaj EU-ŝtatoj. Mi nun faras nenion, nur starigas la proponon ke mi povus "ripari mian paŝon de 2011". ThomasPusch (diskuto) 17:40, 8 dec. 2022 (UTC)[Respondi]