Dosiero-Diskuto:Flago-de-Svisio.svg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 9-an de oktobro 2008 DidiWeidmann forigis "Dosiero:Flago-de-Svisio.svg" ‎kaj donis la klarigon, ke temas pri "duoblaĵo ne uzita". Tamen estas artikoloj, kiuj atendas flagon sub tiu-ĉi nomo. Laŭ la stato de hodiaŭ (2009-10-13) temas pri la artikoloj Charlie Chaplin, Real Betis Balompié, Carl Gustaf Emil Mannerheim kaj DJ BoBo. Eblas korekti tiujn kvar ligilojn nun gvidantajn al neekzistanta dosiero, sed eble venos novaj paĝoj, se redaktantoj laŭ la modeloj de aliaj flagodosieroj atendas ekziston ankaŭ de la dosiero "Flago-de-Svisio.svg". Mi pledus por restarigo de la dosiero "Flago-de-Svisio.svg" kaj kompreneble konservo de la alternativa "Flago-de-Svislando.svg" ... ĉi-tiuj dosieroj prenas tiom malmultan spacon (ĉi-flago 227 bajtojn, eĉ ne kvarono de KB!), ke vere ne estas problemo havi ilin duoblanome.

Aidas 20:20, 13. Okt 2009 (UTC)

✔ Farite: "Dosiero:Flago-de-Svisio.svg" restarigita. -- ThomasPusch 17:27, 22. Apr 2010 (UTC)

Atentu ne forviŝi tiun aŭ similkazan dosieron de nacia flago, loke stokitan en la esperantlingva branĉo de vikipedio, kun sola argumento ke simila bildo "nun troveblas en la vikimedia komunejo". Sola escepto estus se ekestus vastega konsento inter vikipediistoj, kiu superus la antaŭan decidon lasi lokajn kopiojn de flagobildoj, kun esperantlingvaj dosieronomoj, en la esperantlingva branĉo de vikipedio. La bildo identas al dosiero kun angla nomo en la vikimedia komunejo, sed utilas havi tiom ofte uzatan bildon, libere licencigitan, kun "propralingva" nomo, kaj krom tio la anglalingva vikipedio eĉ sen tia lingva argumento permesas al si la "lukson" havi lokajn kopiojn de la komunejaj flagobildoj en la anglalingva branĉo de vikipedio, kun la klarigo ke "This is a local copy of an image on Commons, uploaded to ensure protection because it is one of the 100 most-used files on the English Wikipedia" (en traduko: "jen loka kopio de bildo en la vikimedia komunejo, alŝutita por sekurigi protekton ĉar temas pri unu el la 100 plej multe uzataj dosieroj en la anglalingva vikpedio"). Do la esperantlingva vikipedio ne arogas al si iun ekstran "lukson", "nur pro lingva argumento", kiun ne ankaŭ prenus alia branĉo de vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 12:48, 16 Nov. 2014 (UTC)