Douglas Engelbart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Douglas Engelbart

Douglas C. ENGELBART (Portland (Oregon), (naskiĝis la  30-an de januaro 1925(nun 1925-01-30), mortis la 2-an de julio 2013 (88‑jara)) estas la inventinto de la komputila muso (1963).

Engelbart finstudis en 1948 elektroteknikon ĉe la usona Universitato de la Ŝtato Oregon. En 1952 li bakalaŭriĝis ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj en 1955 li tie ekhavis la titolon Doktoro de filozofio (Ph.D).

Post kiam li vane provis utiligi sian konon pri memorilosistemoj per propra firmao, li eklaboris ĉe la Stanford Research Institute, kie li fondis la Augmentation Research Center. La 17-an de novembro 1970 li akiris usonan patenton kun la numero 3.541.541 por ligna skatoleto kun du metalaj radetoj, kiun oni priskribis kiel X-Y-pozici-indikilo por ekrana sistemo" ("X-Y Position Indicator for a Display System"). La aparaton oni nomis en laboratorio kaj bug (cimo) kaj mouse (muso); la lasta nomo populariĝis.

Engelbart estis ne nur la inventinto de la komputila muso, sed ankaŭ motoro malantaŭ hiperteksto; programaro por komputilaj retoj; telekonferenco; kaj la grafika uzantinterfaco kun fenestroj - kiel ĝi unuafoje estis komerce aplikita de la firmao Apple, kaj poste de Microsoft.

Engelbart mem nenion gajnis per siaj inventoj. Por li temis nur pri malgravaĵoj kadre de multe pli granda projekto: helpi la homaron solvi ĉiam pli komplikajn problemojn.

Li ricevis plurajn premiojn, inter ili la Lemelson-MIT Prize kaj la Turing Award (ambaŭ en 1997); de eks-prezidento Bill Clinton la National Medal of Technology (2000.)

Eksteraj ligiloj