Tra Doupovské Hradiště trafluas rojo Lučinský potok. Norde de la municipo troviĝas monteto Harmanovský kopec kun supermara alteco 535 metroj. La sidejcentro fariĝis setlejo Lučiny inkluzive de la teritorio de preskaŭ pereinta domaro Činov, al la municipo plu apartenas vilaĝo Dolní Lomnice kaj preskaŭ neenloĝigita domaro Svatobor. Tra la municipo kondukas biciklovojo n-ro 2249 el Ostrov laŭlonge laŭ limo de la armea spaco ĝis Valeč.
La teritorio de la municipo estis jam ekde la jaro 2006 la tn. alirebligita regiono de la armea spaco. Sur ĝia teritorio situas belvedero Bučina kaj super domaro Dubina ankaŭ nacia naturmemorindaĵo Skalky skřítků.