Doutzen Kroes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Doutzen Kroes
Cannes 2009
Cannes 2009
Naskonomo Doutzen Kroes
Naskiĝo 23-a de januaro 1985
Flago de Nederlando Eastermar, Nederlando
Aktivaj jaroj 2003 - nuntempo
Nuptopartnero Sunnery James (2010)
v  d  r
Information icon.svg
Doutzen Kroes
Doutzen Kroes (Ni parolu frise)

Doutzen Kroes [daŭtzn krus] (Eastermar (Oostermeer), la 23-an de januaro 1985 (nun 1985-01-23) (29-jara)) estas nederlanda modelino de frisa deveno kun internacia konateco. Doutzen plejofte loĝas en sia apartemento en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post kiam ŝi sukcesis por la Havo (mezlernejo), Doutzen sendis kelkajn feriofotojn al la modelagentejo Paparazzi en Amsterdamo. Ŝi volonte volis kromenspezi iom da mono. La rezulto superis ŝiajn atendojn, ĉar en malpli ol du jaroj ŝi penetris la pinton de la modelolaboro.

Doutzen manekenparadas por Versace, Dolce & Gabbana kaj Gucci kaj estas la vizaĝo por la parfumo de Calvin Klein. En 2006 ŝi faris kontrakton kun la kosmetika kompanio L'Oréal. Kiel vizaĝo de L'Oréal ŝi fariĝis la plejbone pagata modelino kiun Nederlando ĝis tiam produktis. En novembro 2007 disfamiĝis ke ŝi fariĝas la nova vizaĝo por la subvesta marko Victoria's Secret.

En novembro 2007 oni diskonigis ke Doutzen pozos por du fotoj en la ekskluziva 2008 kalendaro de Pirelli

Doutzen ekde 2008 apartenas al la pintkvino de la plej bone pagataj modeloj. En 2007 ŝi jam estis je la dek-tria loko. Ŝi perlaboris en 2007 3,8 milionojn da eŭroj.

Je la 28-a de aprilo 2008 ŝi ricevis sian propran vaksfiguron en Madame Tussauds. La mododezajnisto Roberto Cavalli donacis la robon kiun surhavis la vaksfiguro kaj estas laŭ ŝia propra diro la favorata robo de Doutzen.

Je dimanĉo la 7-a de novembro 2010 Doutzen Kroes edziniĝis en Amsterdamo kun DJ Sunnery James. Je la 21-a de januaro 2011 je la 7-a kaj duona horo ŝi naskis filon kiu pezis 4 kg. Lia nomo estas Phyllon Gorré.

Doutzen Kroes en Novjorko
Doutzen Kroes en 2012
Doutzen Kroes en 2012
Doutzen Kroes

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]