Dovĵansk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dovĵansk (Довжанськ)
urbo
urbo en Ukrainio • urbo de provinca signifo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Luganska provinco (oblasto)
Poŝtkodo 94800–94819
Demografio
Loĝantaro 95 153  (2017) [+]
Loĝdenso 1 135 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 5′ N, 39° 39′ O (mapo)48.0845539.651630555556Koordinatoj: 48° 5′ N, 39° 39′ O (mapo) [+]
Alto 268 m [+]
Areo 83,84 km² (8 384 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Dovĵansk (Довжанськ) (Luhanska provinco)
Dovĵansk (Довжанськ) (Luhanska provinco)
DEC
Dovĵansk (Довжанськ)
Dovĵansk (Довжанськ)
Situo de Dovĵansk (Довжанськ)
Dovĵansk (Довжанськ) (Ukrainio)
Dovĵansk (Довжанськ) (Ukrainio)
DEC
Dovĵansk (Довжанськ)
Dovĵansk (Довжанськ)
Situo de Dovĵansk (Довжанськ)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sverdlovsk, Luhansk Oblast [+]
vdr

Dovĵansk (ukraine Довжанськ) ekde majo 2016, reale ankoraŭ nomata Sverdlovsk (ukraine Свердловськ, vidu sube), estas urbo de Ukrainio. Ĝi situas en la Luganska provinco, la plej orienta parto de la ŝtato, kaj ekde 2014 troviĝas en la internacie neagnoskata separatisma teritorio memnomata Luganska Popola Respubliko. Fine de 2017 en la urba komunumo vivis 95 153 loĝantoj sur areo de 83,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 135 loĝantoj/km².

La 28-an de majo 2009, en la nacia parlamento Verĥovna Rada de Ukrainio estis prezentita leĝprojekto, en kiu estis planite renomi la grandurbon de Sverdlovsk al Dolĵansk (Должанск). La 12-an de majo 2016 okazis la oficiala renomado al Dovĵansk (Довжанськ), sed ĉar la loko nuntempe ne estas sub la regado de la ukraina registaro, la renomado ne povus esti farita reale.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo] (laŭ interreta finaĵo de  Sovetunio, laŭ momenta stato, ruse)