Down Beat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Down Beat estas usona ĵaz-revuo kun tutmonde plej alta eldonokvanto kaj la unua revuo pri ĉi tiu ĝenro.[1] Ĝi publikiĝis unuan fojon en julio de 1934 en Ĉikago kaj aperas ekde aprilo de 1979 denove ĉiumonate.[2] Ekde la komenco ĝi aljuĝis premiojn por la onidire plej bona muzikisto por ĉiuj instrumentoj kaj fakoj. Ĉi tiuj distingoj apartenas al la plej gravaj premioj de la ĵazmondeto.

Referencoj

  1. „Jazz in the Catbird Seat: It Wasn't Always So“, New York Times, 6-an de januaro 2001
  2. „Rinker on Collectibles: Questions & Answers. Vintage Collectibles“, 28-an de oktobro 2009

Eksteraj ligiloj