Dr. John

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dr. John
Persona informo
Naskonomo Malcolm John Rebennack
Aliaj nomoj Dr. John • Dr. John Creaux
Naskiĝo 21-an de novembro 1941 (1941-11-21)
en Nov-Orleano
Morto 6-an de junio 2019 (2019-06-06) (77-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jesuit High School
Infanoj 2
Okupo
Okupo aktorokantaŭtoro • klavaristo • filmkomponisto • muzikistokantistokomponisto
TTT
Retejo http://www.nitetripper.com/
vdr

Malcolm John Rebennack (21-a de novembro, 1940 - 6-a de junio 2019), plej bone konita laŭ sia spektakla nomo Dr. John, estis usona kantisto kaj kantoverkisto. Lia muziko estas kombino de bluso, popo, ĵazo, bugio kaj rokenrolo.[1]

Aktiva kiel sesia muzikisto ekde la fino de la 1950-aj jaroj, li famiĝis fine de la 1960-aj jaroj post la publikigo de sia albumo Gris-Gris kaj lia apero en la Bath Festival of Blues and Progressive Music. Li ludis kutime viglan teatrecan spektaklon inspirite de la kuracilvendaj spektakloj, vestaĵoj de Mardi Gras kaj vuduaj ceremonioj. Rebennack registris pli ol 20 albumojn kaj en 1973 atingis sukceson de 10 plej altaj rangoj pere de "Right Place, Wrong Time".

Dr. John ricevis ses premiojn Grammy, Rebennack estis metita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo fare de la kantisto John Legend la 4an de Marto, 2011.[2] Maje 2013, Rebennack ricevis honoran doktorigon pri belartoj el la Universitato Tulane.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richie Unterberger. "Dr. John - Biography - AllMusic". AllMusic. Alirita la 4an de Jukio 2018.
  2. "Inductees by Year: 2011". The Rock and Roll Hall of Fame and Museum, Inc. Alirita la 4an de Julio 2018.
  3. "Tulane University". Arkivigite je 2018-11-11 per la retarkivo Wayback Machine Tulane University. Alirita la 4an de Julio 2018.