Draguljob Mihajloviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Draguljob Mihajloviĉ
Draguljob Mihajloviĉ, 1943
Draguljob Mihajloviĉ, 1943
Persona informo
Naskonomo Драгољуб Михаиловић
Naskiĝo 27-an de aprilo 1893 (1893-04-27)
en Ivanjica,  Reĝlando Serbio
Morto 17-an de julio 1946 (1946-07-17) (53-jaraĝa)
en Beogrado,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Mortokialo pafvundo
Lingvoj serba
Ŝtataneco Reĝlando Serbio • Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-Cyr
Okupo
Okupo oficirosoldatopolitikisto • militkrimulo
vdr

Draguljob Mihajloviĉ (karesnomo Draĵa) aliforme Dragoljub Draža Mihailović (naskiĝis la 27-an de marto 1893, Ivanjica, Serbio – m. la 17-an de julio 1946, Belgrado) estis serba oficiro, li gvidis la kontraŭleĝan reĝofidelan jugoslavan armeon, nome la ĉetnikojn.

Li batalis en la balkanaj militoj (1912–13) kaj en la unua mondmilito. Li soldatservis kiel kolonelo, kiam la germanoj okupis Jugoslavion (aprilo de 1941). Li ne akceptis la kapituladon de la jugoslava armeo, organizis la ĉetnikan movadon, kies plej grava unuo agadis en teritorio de Serbio. La elmigra registaro de reĝo Petro en 1941 rangaltigis al generalo kaj nomumis militafera ministro.

La ĉetnikoj de Mihajloviĉ (kaj la ĉefe komunistaj partizanoj de Josip Broz Tito) batalis kontraŭ la germanoj, sed la politikaj diferencoj gvidis al malfideco kaj fine al armila interbatalo.

La komenca ĉetnika kontraŭstaro al la germanoj entuziasmigis la aliancanojn, kiuj formis heroon el Mihajloviĉ. Li mem timis la serbojn pro la germana venĝo, tiel decidis pri pli milda kontraŭstara politiko ĝis alveno de la aliancanoj. Ĉar la partizanoj pli konsekvence kaj persiste kontraŭbatalis, la aliancanoj pli kaj pli bone favoris la partizanojn, ĉefe post tio, ke en 1944 alvenis informoj pri tio, ke la ĉetnikoj kunlaboras kun la italoj.

Post la milito, Mihajloviĉ kaŝis sin, sed la partizanoj kaptis lin la 13-an de marto 1946 kaj mortpunis lin pro kunlaborado kun la malamiko kaj oni ekzekutis lin.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]