Drahana montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Drahanská vrchovina)
Drahana montetaro
ĉeĥe Drahanská vrchovina
montaro
Drahana montetaro - en antaŭaĵo Šošůvka, en fono Lipovec
Oficiala nomo: Drahanská vrchovina
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Sudmoravia regiono, Regiono Olomouc, Regiono Pardubice
Historia regiono Moravio
Parto de Bohemiamoravia montetaro
Karsto Moravia karsto
Akvejo Moravo, Svitava
Plej alta punkto
 - situo Skalky
 - alteco 735 m s. m.
 - koordinatoj 49° 30′ 05″ N 16° 47′ 23″ O / 49.50139 °N, 16.78972 °O / 49.50139; 16.78972 (mapo)
Areo 1 183 km² (118 300 ha)
Geologia konsisto Kalkoŝtono
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Drahanská vrchovina
Portalo pri Geografio

Drahana montetaro (ĉeĥe Drahanská vrchovina) estas geomorfologia tutaĵo situanta proksimume meze de Moravio, konsisto de Brna montetaro. Okcidente ĝi najbaras kun Boskovica sulko kaj Bobrava montetaro, sude kun Dija-svratka valego kaj Vyškova pordego, oriente kun Supramoravia valego kaj norde kun Zábřeha montetaro. Ĝi estas nomita laŭ kampurbo Drahany en ĉirkaŭaĵo de Prostějov, kiu estas plej alte situanta municipo de ĝia orienta parto. Ĝi trafas per sia sudokcidenta rando al teritorio de urbo Brno, al kiu ĝi kreas la nordan kaj la nordorientan fonon, signifaj historie kiel fonto de ligno, fero, ŝtono kaj pli poste precipe por refreŝigado.

La plej alta punkto Skalky, kiu atingas 735 m s. m., troviĝas en la orienta parto ĉe Javoříčko kaj Mladeč.

Administre la regiono apartenas plejparte en Sudmoravian regionon (distriktoj Blansko, Brno-urbo, Brno-provinco, Vyškov), nordoriento en regionon Olomouc (distrikto Prostějov) kaj la norda angulo en regionon Pardubice (distrikto Svitavy). Proksimume 13 % de la areo de la montetaro kovras Armea spaco Březina.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]