Drahomír Kočvara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drahomír Kočvara
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1929 (1929-01-29)
Morto 20-an de novembro 2003 (2003-11-20) (74-jaraĝa)
Tombo Q106915288
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Frat(in)o Vlastimil Kočvara
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Drahomír KOČVARA, (naskiĝis la 29-an de januaro 1929 - mortis la 20-an de novembro 2003) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Laŭ profesio li estis aŭtomekanikisto kaj metia instruisto; funkciulo de preparkomitato por la Somera Esperanto-Lernejo en Rožnov pod Radhoštěm (1949), ĉefpersono de vigla junularo en Ostrava (unue regiona gvidanto, poste membro de gvidantaro de Esperanto-junularo de Ĉeĥoslovakio). Li partoprenis la eldonadon de la junulara bulteno Tagiĝo, poste Junularo agu, instruis Esperanton en lernejoj, uzinaj kluboj en Ostrava, sed dum militservo ankaŭ en Valašské Meziříčí kaj Přerov. Post malapero de SEL en Rožnov li organize kunlaboris ĉe preparoj de Someraj Esperanto-tendaroj en Chvaletice, Lančov kaj aliaj kun diversaj funkcioj (instruisto, programestro, tendarestro ktp.). En 1959 li fariĝis vicprezidanto de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj tiun funkcion li plenumis ĝis 1970. Enkadre de ĈEA li fariĝis prezidanto de Porpaca sekcio de ĈEA, ankaŭ membro de Internacia komitato de MEM kaj ĝia ĝenerala sekretario (1973-1975). Membro de CK ĈEA, gvidanto de komisiono por informado, aŭtoro de broŝureto pri E-monumentoj en Ĉeĥio.