Drako de Henham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La drako de Henham, lignogravurado el The Flying Serpent, or: Strange News out of Essex (La fluganta serpento, aŭ: Strangaj novaĵoj de Essex), 1669

La drako de Henham (angle: Henham Dragon) estas mita estaĵo, kiu vidiĝis laŭdire la 27-an kaj 28-an de majo 1668 en la vilaĝo Henham ĉe Uttlesford, Essex, Anglujo. Oni priskribis ĝin kiel flugilhava serpento, kiu atakis la vilaĝanojn kaj poste malaperis en proksima arbaro. Pri tiu evento raportis flugfolio nomata The Flying Serpent, Or Strange News out of Essex (La fluganta serpento aŭ strangaj novaĵoj el Essex), kiun eble verkis anonime la poeto William Winstanley.

Enhavo de la flugfolio

La fluganta serpento,

Strangaj novaĵoj el
ESSEX
kio estas
vera rakonto de monstra serpento, kiu vidiĝis plurfoje en paroĥo nomata
Henham-sur-la-monto ene de 4 mejloj de Saffron Walden.

Montrante la longecon, proporcion kaj grandecon de la serpento, la lokon, kie ĝi kutime troviĝas, kaj kiujn rimedojn oni uzis por mortigi ĝin.

Ankaŭ raporto pri aliaj serpentoj, kaj aparte pri
Cocatrice mortigita ĉe Saffron Walden.
Citaĵo
 Ĝia loĝejo kaj la loko, kie oni ofte vidis ĝin, nomiĝas Henham, plej ofte tamen Henham sur la monto. Tiu urbo situas sur monteto kaj entenas multajn farmdomojn kaj bienojn de meza grando, inter kiuj en unu, nomata The Lodge, proksima al arbaro nomata Birch-wood pro la multaj tieaj betuloj, sur paŝtejo proksima estis ofte vidita tiu monstra serpento ambaŭflanke de la termalfosaĵo, sur kiu ĝi tiam sin movis kaj streĉiĝis, ĉar Sol varmegigis la teron per siaj brilaj radioj. 
— The place of his abode and where he hath been oftentimes seen, is called Henham, but most commonly Henham on the Mount, the town standing upon a hill, having many fair farms and granges belonging to it, in one of which named The Lodge, near to a wood called Birch-wood, by reason of the many birches growing there, in a pasture-ground close by the same, hath this monstrous Serpent been often seen upon the sides of a Bank, beaking and stretching himself out upon the same at such time as Sol did parch the earth with his refulgent beams.[1]

La unua persono, kiu renkontis la serpenton estis rajdanto, sur kies ĉevalon impetegis la serpento, kaj tiel timigis lin, ke li antaŭenigis la ĉevalon por fuĝi al la vilaĝo. Iom poste du aliaj viroj renkontis la serpenton, sed, kvankam ili estis armitaj de draŝiloj kaj bastonoj, ili ne aŭdacis ataki la estaĵon, kiu montris nenian timon.

Ankaŭ pli granda nombro de kamparanoj ne sukcesis mortigi la serpenton, kiu fine retiriĝis al proksima arbaro, kie gardostaris kamparanoj, esperante mortigi la beston. Tiel finiĝas la rakonto de la flugfolio.[2]

La serpento estas priskribita kiel ok ĝis naŭ piedojn longa, kio korespondas al ĉirkaŭ du kaj duono ĝis tri metroj. La plej maldika parto de la serpento havus la dikecon de homa kruro, la meza parto tiun de homa femuro. Ĝi havus grandajn okulojn (ĉirkaŭ tiel grandaj kiel tiuj de ŝafo), du vicojn de akraj blankaj dentoj en la faŭko, kaj paron de flugiloj. Tamen pro ties mallongeco (ĉirkaŭ du manspanojn) ili ne kapablis flugporti la korpon de la estaĵo. Tio tamen ne malhelpis la aŭtoron de la flugfolio nomi ĝin „The Flying Serpent“ (La fluganta serpento).[2]

Kopio de la flugfolio troviĝas nuntempe ne la muzeo de Saffron Walden.

Deveno

William Winstanley, la supozita aŭtoro de la flugfolio pri la drako de Henman.

La aŭtoro de la flugfolio ne estas konata. Ĝi estis presita kaj vendita en 1669 de Peter Lillicrap en Clerkenwell. La unua paĝo mencias nome kiel atestantoj nur unu preĝejgardisto, constable, almozulestro (overseer for the poor) kaj kvar familiestroj.

La rakonto de la drako de Henham enviciĝas en serion de vidoj de drakoj aŭ serpentegoj en Sussex kaj Essex. Tiel la flugfolio entenas krom la rakonto de la besto de Henham ankaŭ tiujn pri aliaj serpentoj kaj bazilisko, kiu estis mortigita laŭdire en la proksima Saffron Walden, kie publikiĝis la flugfolio. George Monger menciis, ke la raporto pri la drako similas plej novajn raportojn pri neidentigitaj bestoj kaj pro la rakontmaniero ne eblas objektive kontroli ĝin.[3]

En sia biografio Ingenious William Winstanley de la poeto William Winstanley, kiu vivis en la 1660-aj jaroj en Essex, la aŭtorino Alison Barnes certigas, ke li staris malantaŭ la eventoj de la drako de Henman. Kune kun sia nevo Henry Winstanley, la konstruanto de la unua lumturo de Eddystone, la poeto konstruintus modelon de la drako el ligno kaj kanvaso, kiu povis enteni homon. Tiu drako estus movita de viro en la ĉirkaŭo de Birchwood kaj timigus tiel la tieajn kamparanojn. Poste laŭ Barnes, Winstanley anonime verkis la flugfolion pri la drako. Eblajn dubemulojn li provus kontentigi per la mencio de sep okulatestantoj, kiuj tamen ĉiuj estis proksimaj amikoj de Winstanley aŭ de lia nevo. Rilate al tio, Barnes atentigas ankaŭ pri la lignogravuraĵo de la drako en la flugfolio: montras ridan vizaĝon kaj la serpentaĵo, kaj la kamparanoj kaj la suno, kiel ĉiuj ridus pri la hoakso. Krome la aŭtorino supozas, ke Winstanley mem vendis sian verkon en sia librejo en Saffron Walden. Ankaŭ aliaj aŭtoroj, kiel Richard Pusey konsentas pri tia versio.[1][3]

Sekvoj

Vilaĝŝildo de Henham
The Essex Serpent (La serpento de Essex), londona trinkejo.

Jam baldaŭ post la publikiĝo de la flugfolio la legendo pri la drako populariĝis. Maje de la jaro 1674, kvin jarojn post la publikiĝo, Saffron Walden okazigis la foiron de Henman (Henman Fair), popolfeston dum kiu la vilaĝanoj vendis statuetojn de la drako. Tiu festo okazis dum 265 jaroj ĝis la komenco de la dua mondmilito en 1939. Krome vendis la lokaj bierfarejoj bieron nomatan Snakebite (Serpentomordo) (ne konfuzinda kun la biero-cidro-miksaĵo Snakebite), pri kio raportis la Poor Robin′s Almanack (Almanako de la malriĉa Robin) en 1674. Tamen ankaŭ tio estas necerta: nek la historiisto Ralph Whitlock en la 1970-aj jaroj, nek lia kolego George Monger komence de la 1990-aj jaroj sukcesis surloke trovi atestaĵojn pri la popolfesto aŭ la biermarko.

Monger indikas tiurilate denove pri aŭtoreco de la Winstanley-oj pri la Almanako. Malriĉa Robin eble rilatis al Robert, la juna frato de Henry Wistanley. Tiun tezon subtenas ankaŭ Sidney Lee.[3]

Kaj la vilaĝŝildo de Henham kaj la vilaĝa gazeto, la Dragon Magazine (gazeto de la drako) montras flugilhavan drakon. En la londona kvartalo Covent Garden ekzistis dum longa tempo trinkejo nomata The Essex Serpent (La serpento de Essex). En la 18-a jarcento anstataŭis ĝin vendejoj, sed ĝi remalfermiĝis poste kaj estas vizitebla nuntempe.[2] La dezajna entrepreno Design Toscano transprenis la drakon de Henman en sian kolekton: tie ĝi ornamas apud aliaj drakoj, kiel ekzemple la drako de Lambton, kapeton de marŝbastono.[4]

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Henham Dragon www.henham.org: The Flying Serpent. Vidita la 24-an de oktobro 2009.
  2. 2,0 2,1 2,2 Albert Clifton Kelway: Memories of Old Essex. Read Books, 2008. ISBN 1-4097-6472-9, S. 265.
  3. 3,0 3,1 3,2 George Monger: Dragons and Big Cats. En: Folklore, Vol. 103, No. 2 (1992), p. 203–206.
  4. Henham Dragon Walking Stick of Dawood Castle. Vidita la 1-an de julio 2010.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda