Dreetzsee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dreclago)
Dreetzsee
lago
Situo distrikto Meklenburga Lagaro (Landkreis Mecklenburgische Seenplatte), federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio
Ĉefaj fontoj Carwitzer See
Ĉefaj elfluoj subtere al Krüselinsee
Bordaj lokoj Carwitz
Datenoj
Koordinatoj 53° 17′ 13″ N, 13° 25′ 58″ O (mapo)53.28694444444413.43277777777884Koordinatoj: 53° 17′ 13″ N, 13° 25′ 58″ O (mapo)
Dreetzsee (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Dreetzsee (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Dreetzsee
Dreetzsee
Map
Dreetzsee
Supermara alteco 84 m ü. NHN
Surfaca areo 63 haf5
Akva volumeno 3 650 000 m³f8
Maksimuma profundo 11 mf10
Averaĝa profundo 4,79 mf11
vdr

Dreetzsee (esperante Dreclago) estas lago en nordorienta Germanio.

La lago troviĝas en la distrikto Meklenburga Lagaro (germane Landkreis Mecklenburgische Seenplatte) en la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La lago estis menciita la unuan fojon en dokumento en la jaro 1556. La nomo de la lago devenis supozeble de la slava vorto drêt por konsoli. [1]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la oriento de la historia regiono Meklenburgio en la naturparko Feldberger Seenlandschaft kaj la samnoma komunumo sudoriente de ties ĉefa loko Feldberg. La lago estas pli longa ol 1900 metrojn kaj larĝas ĉirkaŭ 800 metrojn en la sudo kaj ĉirkaŭ 250 metrojn en la nordo. La orienta bordo de la lago apartenas al la federacia lando Brandenburgio. La lago senakviĝas subtere al la Krüselinsee en la direkto de la lagoj de Lychen kaj la rivero Havel. Je la suda parto troviĝas tendejo kaj proksime de la norda bordo la vilaĝo Carwitz. Grandaj partoj de la montetaj bordoj estas arbarokovritaj. La altaĵoj ĉirkaŭ la lago atingas nivelon de 100 m super la marnivelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • SEFT (Esperanto-aranĝo en la proksimeco)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En: Jahrbücher des Vereins für Mecklenburgische Geschichte und Altertumskunde. vol. 46, 1881, ISSN 0259-7772, p. 3–168, ĉi tie p. 43. germane

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Dreetzsee, rigardo de la banloko ĉe la suda bordo
Dreetzsee, rigardo de la banloko ĉe la suda bordo