Drei Mäderl um Schubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drei Mäderl um Schubert
filmo
Originala titolo Drei Mäderl um Schubert
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1936
Ĝenro amafera filmo
Kameraado Eduard Hoesch
Reĝisoro(j) E. W. Emo
Produktisto(j) Paul Hörbiger
Scenaro Rudolf Hans Bartsch
Loko de rakonto Vieno
Muziko de Alois Melichar
IMDb
vdr

Drei Mäderl um Schubert (eo: Tri junulinoj ĉirkaŭ Schubert) estas germana kinofilmo laŭ la romano “Dreimäderlhaus-Roman” de Rudolf Hans Bartsch, kiu ekestis en la jaro 1936 sub reĝio de E. W. Emo. La filmo havis la subtitolon Dreimäderlhaus. En Belgujo ĝi prezentiĝis sub la germanlingva titolo Das Dreimäderlhaus kaj en Aŭstrujo sub la titolo Mölkerbastei Nr. 3.

La filmo[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert estas sendata de sia eldonisto en la domon de viena vitrofara majstro, por ludi tie la orgenon je la geedziĝsolenaĵo de unu el la tri filinoj de la majstro. Je sia doloro li malkovras, ke la fianĉino estas lia kaŝa rev-amatino; ankaŭ la amon de ŝiaj du fratinoj li finfine ne povas konkeri. La filmo estas melakolieta bidermajra idilio kaj ŝajnbiografia, kaj vivas nur de la ĉefrolulo Paul Hörbiger kaj de libere priverkitaj melodioj de Franz Schubert.[1] La filmo estas nure fikcia malgraŭ sia preteksta biografieco kaj suferas ĉefe de dramaturgiaj mankoj. [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lexikon des Internationalen Films
  2. -kino.de