Drevlanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Drevlanoj (ruse Древляне, slavone Деревлѧне, beloruse Драўляне, Draŭlianie, ukraine Деревляни) estas orientslava gento, vivinta en Nordokcidenta Ukrainio. Orienta limo de «Drevlanio» estis Dnepro, kaj norda — Pripjat. Dum regado de Olga drevlanoj finfine iĝis parto de Kieva Regno.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Nomo «derevlane» en la slavona signifas «arbaruloj», ĉar drevlanoj vivis en arbaroj. Ili, kiel polanoj kaj kriviĉoj, estas idaroj de orientaj kroatoj kaj orientaj serboj.

Memstara epoĥo[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĥronikoj, drevlanoj estis savaĝaj, necivilizitaj homoj. Sed versioj de ĥronikistoj ne estas subtenitaj de historiistoj. Lia ĉefa urbo estis Korosten (ĝis 946) kaj poste Ovruĉ (970 - 1015).

Obeado al Kievo[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĥronikoj, drevlanoj konfliktis kun polanoj (gento apud Kievo). Olego la Saĝa obeigis drevlanoj, ili partoprenis en liaj ekspedicioj al Konstantinopolo (907, 911). Post la morto de Olego drevlanoj ribelis, sed kieva grandprinco Igor venkis ilin.

Je 945 drevlanoj ree ribelis kaj murdis Igoron. Poste drevlana princo Maldito provis obeigi Kievon, sed Olga, vidvino de Igoro, venkis, murdis Malditon kaj pereis je Korosten. Ŝi finfine obeigis ilin.

Konataj princoj de Drevlanoj[redakti | redakti fonton]

Je 1016 Drevlana feŭdo estis unuigita kun Kieva feŭdo.