Drew Barrymore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Drew Barrymore
Drew Barrymore on The 'Blended' Red Carpet in Berlin (14230017195).jpg
Personaj informoj
Naskonomo Drew Blythe Barrymore
Naskiĝo 22-an de februaro 1975 (1975-02-22) (44-jara)
en Culver City
Ŝtataneco Usono
Profesio aktoro, filmaktoro, reĝisoro, produktoro, voĉaktoro, verkisto, aŭtobiografo, televida aktoro, manekeno, diplomato, produktoro
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Edz(in)o Tom Green
Amkunulo Justin Long
Infanoj 2
Patro John Drew Barrymore
Patrino Jaid Barrymore
Frat(in)o John Blyth Barrymore
v  d  r
Information icon.svg
Drew Barrymore

Drew BARRYMORE (naskiĝis la 22-an de februaro 1975(nun 1975-02-22)) estas usona aktorino. Ŝi naskiĝis en aktora familio kaj estas la nepino de la aktoro John Drew Barrymore. Ŝia baptopatro estas Steven Spielberg. Nun ŝi havas 44 jarojn.

Naskiĝinte en Culver City, Kalifornio, ŝi aperis jam kiel suĉinfano (11 monatoj) en hundofuraĝa reklamo. Ŝi aperis en aĝo de kvin jaroj unuafoje en filmo. Famon ŝi akiris en la jaro 1982, kvankam ŝi nur havis epizodan rolon en la filmo E.T. - the Extra-Terrestrial.

La frua famo tamen ne havis nur bonajn efikojn: En la aĝo de naŭ jaroj Drew Barrymore komencis konsumi alkoholon, aliaj drogoj sekvis. Tiun ĉi vivperiodon, sian perditan infanecon, ŝi poste priskribis en sia membiografio Little Girl Lost (1990).

En la 1990-aj jaroj Drew Barrymore revenis al la filmlaboro.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Altered States (1980)
  • E.T. - the Extra-Terrestrial (1982)
  • Firestarter (1984)
  • Irreconcilable Differences (1984)
  • Cat's Eye (1985)
  • Far from Home (1989)
  • Poison Ivy (1992)
  • Guncrazy (1992)
  • Doppleganger (1993)
  • No Place to Hide (1993)
  • Bad Girls (1994)
  • Boys on the Side (1995)
  • Batman Forever (1995)
  • Everyone Says I Love You (1996)
  • Scream (1996)
  • Ever After (1998)
  • Home Fries (1998)
  • The Wedding Singer (1998)
  • Never Been Kissed (1999)
  • Charlie's Angels (2000)
  • Riding in Cars with Boys (2001)
  • Donnie Darko (2001)
  • Confessions of a Dangerous Mind (2002)
  • Charlie's Angels: Full Throttle (2003)
  • 50 First Dates (2004)